Bex

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Bouillet)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bex (stacidomo), Bex-Place-du-Marché (stacidomo) kaj Bex Pont-Neuf (stacidomo).

Bex estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 6 630 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Bex
Blazono de Bex
Blazono de Bex
Blazono de Bex
Bex
Bex
Bex
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 567158 / 122276 (mapo)46.2511111111117.0127777777778Koordinatoj: 46° 15′ N, 7° 1′ O; CH1903: 567158 / 122276 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6630
Areo 96,56 km²
Alteco 424 m super marnivelo
Poŝtkodo 1880
Komunumkodo 5402
Mapo de Bex
Mapo de Bex
Mapo de Bex
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bex situas en la Vaŭdaj Alpoj en oriento de Kantono Vaŭdo kaj etendiĝas de la nordorienta bordo de Rodano en la valo de la rivero Avançon ĝis al la montoj Dent de Morcles kun alteco de 2969 m s.m., Grand Muveran, kun alteco de 3051 m s.m., kaj Les Diablerets, kiu kun alteco de 3210 m s.m. sur la limo al Ormont-Dessus estas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Bex multnombraj vilaĝoj, vilaĝetoj kaj setlejoj, nomo Anzeindaz, Cotterd, Le Glarey, Le Châtel, Chiètres, Fenalet, Frenières-sur-Bex, La Forêt, L'Allex, Le Bévieux, Le Bouillet, Les Dévens, Le Chêne, Les Plans-sur-Bex, Les Posses kaj Solalex.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 96,56 km², de kiuj 30,5% estas kovritaj de arbaro, 29,0% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bex limas en nordo al Gryon, en nordnordoriento al Ormont-Dessus, en nordoriento al Conthey (VS), en sudoriento al Chamoson (VS), en sudsudoriento al Leytron (VS), en sudo al Fully (VS), en sudsudokcidento al Collonges (VS), en sudokcidento al Lavey-Morcles, en okcidento al Saint-Maurice (VS), en okcidentnordokcidento al Massongex (VS), kaj en nordokcidento al Monthey (VS).

Trafiko redakti

Tra Bex pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, kiu disponas pri propra alveturejo sur la komunuma teritorio. Bex disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo kaj estas la elirpunkto de la etŝpura trajnlinio al Villars-sur-Ollon, krome kondukas loka buslinio al Monthey. En la Rodanebenaĵo troviĝas aerodromo kun la ICAO-Kodo LSGB.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bex datiĝas el la jaro 574 kiel in Baccis. En la jaro 574 en batalo apud Bex frankaj trupoj venkis kontraŭ langobardoj. Kun la Grafolando Valezo Bex kiel donaco de la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo fariĝis en la jaro 999 havaĵo de la episkopo de Siono. En la jaro 1464 Bex estis okupita de bernaj trupoj. En la jaro 1476 Bex submetiĝis al Berno kaj estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 mandata teritorio de la Voktejo Aigle.[3]

Partneraj komunumoj redakti

Bex havas komunuman partnerecon kun Tuttlingen en Baden-Virtembergo en Germanio.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti