Leonid Hlibov
HLIBOV Leonid ukraine Леонід Глібов (1827-1893) estis poeto kaj eldonisto. Naskiĝis en Poltava provinco, lernis en Poltava gimnazio, poste en Liceo de altaj sciencoj en Niĵino. Laboris kiel instruisto en Podolio, Ĉernihiva provinco. Loĝis en Niĵino kaj Ĉernihivo, kie li mortis.
Leonid Hlibov | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Леонід Іванович Глібов | ||
Naskonomo | Леонід Іванович Глібов | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1827 en Veselii Podil | |
Morto | 10-an de novembro 1893 (66-jaraĝa) en Ĉernihivo | |
Lingvoj | ukraina vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Nizhyn Gogol State University (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Дідусь Кенир vd | |
Okupo | poeto prozisto verkisto gimnazia instruisto vd | |
Laborkampo | Prozo, poezio kaj fablo vd | |
Aktiva dum | 1847– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Komencis verki ruse, sed poste transiris al la ukraina. Hlibov estas la plej konata ukraina fablo-verkisto. Eldonis tri fablo-kolektojn (1863, 1872, 1882).
Por la Ukraina antologio liajn poemojn kaj fablojn esperantigis Denteto (2) kaj Andreo Rogov (4).