Leopold Demuth
Leopold DEMUTH (reala nomo Leopold Pokorny (2a de Novembro 1861 en Brno – 4a de Marto 1910 en Ĉernivco) estis opera baritono.
Leopold Demuth | |
---|---|
Leopold Demuth kiel la Vagulo en opero de Xavier Leroux.[1] (Foto: Ludwig Grillich, 1909). | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1861 en Brno |
Morto | 5-an de marto 1910 (48-jaraĝa) en Ĉernivco |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario (1867–) Aŭstra imperio (–1867) |
Okupo | |
Okupo | kantisto operkantisto |
En 1889 li debutis en la Stadttheater (urba teatro) de Halle (Saale). Poste li engaĝiĝis en Leipzig kaj Hamburgo. El 1898 ĝis sia morto li estis membro de la Viena Ŝtata Opero.
Demuth famis partikulare pro sukcesaj ludadoj de verkoj de Wolfgang Amadeus Mozart, Giuseppe Verdi kaj Richard Wagner. Lia famo kondukis lin al la Festivalo de Bayreuth en 1889. Inter 1902 kaj 1909, Demuth faris nombrajn registraĵojn.
Notoj
redakti- ↑ Le Chemineau en BnF.
Bibliografio
redakti- Ludwig Eisenberg: Großes biographisches Lexikon der Deutschen Bühne im XIX. Jahrhundert. Verlag von Paul List, Leipzig 1903, paĝo).
- Demuth_Leopold Demuth (Pokorny), Leopold
- "Demuth, Leopold". En: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Vol. 1, Österreichische Akademie der Wissenschaften, Vieno 1957, p. 178.