La Perdita Generacio

Esperantlingva muzikgrupo el Svedio
(Alidirektita el Listo de neologismoj uzitaj de La Perdita Generacio)

La Perdita Generacio (mallongige LPG) estas alternativa esperanta muzikgrupo el Svedio. La grupo inter aliaj koncertumis dum Internacia Junulara Kongreso IJK, kaj en pluraj eŭropaj landoj, kaj Kubo. Ili ricevis la duan plej altan nombron da voĉoj donitaj dum la konkurso “La verda stelo”, kaj ricevis la duan lokon en la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto.

La Perdita Generacio
Dum koncerto dum Oranĝa Renkontiĝo 2007
Dum koncerto dum Oranĝa Renkontiĝo 2007
Bazaj informoj
Deveno Svedio Svedio
Ĝenroj alternativa rokmuziko[1]
Aktivaj jaroj 2003 – nun
Eldoninto Vinilkosmo
Parencaj
temoj
Den förlorade generationen
Retejo www.laperditageneracio.se
Membroj

Tomas Frejarö
Anna Burenius
Karin Frejarö
Hendrik Lönngren

vdr

Ĝis 2013, la grupo eldonis kvar albumojn.

La Perdita Generacio havas sian originon en la sveda muzikgrupo Den förlorade generationen, kies nomo ankaŭ signifas “la perdita generacio” en la sveda.

Historio redakti

La Perdita Generacio formiĝis dum IJK 2003 en Lesjöfors en Svedio el tiamaj membroj de svedia radikala muzikgrupo Den förlorade generationen (DFG). Ĝia unua koncerto okazis spontanee dum Internacia Vespero de IJK 2003 kaj poste la grupo estis invitita por koncerti dum IJK 2004 en Kovrov, Rusio. Ambaŭaj grupoj, LPG kaj DFG, poste ekzistis paralele kaj sendepende.[2]

LPG koncertis en Svedio, Estonio, Rusio, Pollando, Slovakio, Kubo, Danio kaj en okupata domo en Nederlando. Inter 2003 kaj 2005 LPG ĉiujare koncertumis dum IJK. Dum IJK 2004 ili ricevis la premion Plej interesa muzikgrupo. Lumdisko eldonata[klarigu] estis registrita dum tiu koncerto. La eldono de la lumdisko eksenlime en 2006 markis, ke La Perdita Generacio estu rigardata kiel sendependa grupo.

LPG partoprenis en la tutmonda muzikkonkurzo “La verda stelo” ĉe Internacia Televido kiu estis lanĉita en 2006. Ĝi ricevis la duan plej altan nombron da voĉoj donitaj dum la konkurso. En Majo 2006 LPG koncertis triope ĉe la komuna kongreso de Sveda Esperanto-Federacio kaj Dana Esperanto-Asocio en Malmö. Cetere la grupo koncertis, inter aliaj, dum Ago-Semajno, KEF kaj Oranĝa Renkontiĝo.

Ekde 2005 la geografia centro de LPG estas la nordsveda urbo Hernusando, kie je 2007[klarigu] okazis la oficiala internacia lanĉofesto de eksenlime. En Septembro 2008, lanĉita dum la dua Oranĝa Renkontiĝo, la dua albumo de LPG[klarigu] aperis Eksplodigos vian domon kaj en 2013 ankaŭ Ĉiamen plu.

LPG eldonis siajn KD-ojn ĉe Gränslösa kulturföreningen (esperante: Senlima Kultura Asocio), alternativa nekomerca retaro kiu eldonas diversajn samideanajn artistojn. La grupo partoprenas ĉe la kompilado En musikaliska skördefest de 2007, eldonita de la sama eldonanto. Ekde la sama jaro, la grupo kunlaboras kun Vinilkosmo, kiu kuneldonis albumon Eksplodigos vian domon.

En 2015 la kanto La 100-a Fojo, verkita omaĝe al la 100-a elsendo de podkasto Varsovia Vento, ricevis 2-an lokon en la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto.[3]

Membroj redakti

Dum la jaroj LPG konsistis el multaj diversaj homoj, de pluraj landoj, inter aliaj partoprenas/is: Anna Burenius, Jon Johnson, Karolina Hagegård, Tomas Frejarö (antaŭe nomita Tomas Q Nilsson), Jonas Dalmose, Mathias Dalmose, KarinMalin Ekström, Karin Nordström, Viktor Söderkvist, Ksenya Prilepskaya, Robin Rönnlund, Anna Ekman, Malak Awad, Daniel von Gertten, Camille Delepierre, Andreas Nilsson, Gus Loxbo[komentoj 1], Amanda Lind, Anne Hagström, Hendrik Lönngren kaj Magnus Persson.

Ekde 2009 LPG malkreskis kaj ofte koncertis du, tri aŭ kvarope. La geografia centro de LPG estas nuntempe Hernusando (Härnösand), ĉe la orienta marbordo iom norde de Stokholmo, kun satelito en Heidelberg (Germanio). Ekde 2011 la bando oficiale konsistas el la kvar membroj: Tomas "Tomio" Frejarö, Anna Burenius, Karin Frejarö, kaj Hendrik "Hendjo" Lönngren.

Ĝenro redakti

Ĝenro de la kantoj de La Perdita Generacio ofte estas malfacile konstatebla. Plej ofte oni mencias la muzikon aparteni al alternativa rokmuziko. Multaj iliaj kantoj kritikas diversajn aferojn de nuntempa socio, do tiuj estas protestkantoj.[1][4]

Diskaro redakti

 
Tomas Frejarö dum koncerto kun LPG dum Oranĝa Renkontiĝo 2007
 
Dum Oranĝa Renkontiĝo 2007
  1. La Matenrampanto (Dum Lpg Alvenas Akrojoge Sur Fluganta Tapiŝo)
  2. Nikvo Pri LPG & Esperanto-Kulturo
  3. La Kosma Aventuro
  4. Anna Pri Rusio & Måns
  5. Maldormemo Mia
  6. Tomio Pri La Granda Muro
  7. Pacon De Dio
  8. Alia Aventuro
  9. Ĉu Timigas La Ombro
  10. Tomio Pri Kaj Por Komencantoj
  11. Malantaŭen
  12. Tomio Pri Organizantoj & Karin
  13. Senlime
  14. Mil Naŭcent Okdek Kvar
  15. Hendjo Pri Amanda & Tim
  16. Melodi Din (Melody Dean)
  17. Ĉiuj Ni Amegas Usonon
  18. Anna Pri La Fina Kanto
  19. Bela Luno
  20. Anna Kaj Tomio Dankas & Alvokas Lerni Esperanton
  21. Lernu
  22. Sonĝa Ĝardeno
  23. Ĉe Pumo-Roko (Krom-Trako)
  • Ĉiamen plu (2013)
    1. Domoarigato
    2. Dudek Tri
    3. Pluku Ne La Florojn
    4. La Dizertanto
    5. Alia Aventuro
    6. Televido
    7. Ubuntu
    8. Ne Eblas Kalkuli
    9. Plastokanto
    10. Riveretoj Ĉe Mi
    11. Disfaluntoj
    12. Ĉu Vi Kontentas?
    13. Rulu Trajn’
  • Eksplodigos vian domon (2008)[5]
    1. Malantaŭen
    2. Iamio Bruliĝas
    3. Ne Normalas, Nur Kutimas
    4. Kapon En La Sablo
    5. Amokanto
    6. Lulkanto Por Piratoj
    7. Fajro Kamena
    8. Asronado Sur Tegmento Dum Helreveno
    9. Senpromese, Senperfide
    10. Mil Naŭcent Okdek Kvar
    11. Sub Fortepiano En Kiev'
    12. Lasta Kanto Por Eta Tingelingo
    13. Ĉu Timigas La Ombro
  • Eksenlime (2006)
    1. Maldormemo Mia
    2. La Matenrampanto
    3. La Kosma Aventuro
    4. Valso kun Komunistino
    5. La Pasinta Generacio
    6. Ĉiuj Ni Amegas Usonon
    7. Ekde Gernika
    8. Pacon De Dio
    9. Revu Viviganto
    10. Nia Fiera Policisto
    11. Ĉiu Momento Estas Vojaĝo
    12. Societo De Vivantaj Poetoj
  • en Rusio (2004)
    1. La Matenrampanto
    2. Ĉiuj Ni Amegas Usonon!
    3. La Sola Vojo
    4. Vivas Mi
    5. LPG Prezentas Sin
    6. Nia Fiera Policisto
    7. Revu Viviganto
    8. Ĉiu Momento Estas Vojaĝo

Neologismoj redakti

LPG kelkfoje uzis neologismojn en la kantotekstoj, kiel ĉi tiujn kun la sekvantaj signifoj, kaj kun la kantotitolo en parentezoj:

vorto signifo kanto(j)
asroni samtempe manĝetumi kaj trinketumi Asronado sur tegmento dum helreveno
disfalunto tiu, kiu disfalus Disfaluntoj
iĉa vira Riveretoj ĉe mi
knabiĉo vira junulo (knabo) Riveretoj ĉe mi
ri seksneŭtrala homa triapersona pronomo Asronado sur tegmento dum helreveno, Maldormemo mia, Ubuntu
SES-anaro aro de partoprenantoj de Somera Esperanto-Studado Rulu trajn'
tabasami la grimaso de rideto[6] Disfaluntoj; Lulkanto por piratoj; Pluku ne la florojn
ubi doni/partigi sen mem perdi Ubuntu
ubumi donumi/partigumi sen mem perdi Riveretoj ĉe mi
-unt- sufikso montranta aktivan kondicionalan participon Disfaluntoj
viriĉo viro Ne normalas, nur kutimas

Komentoj redakti

  1. Gustav "Gus" LOXBO, naskiĝita en 1985. Ŝajne, Loxbo estas li kiu ludas segilo en ĉi tiu kanto: The Babalú Boat Song – Gus Loxbo & Katt Hernandez

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Giorgio Di Nucci. La Perdita Generacio, la grupo, kiun ni ŝatas "Ĉiamen Plu". Itala Esperanto-Federacio. Arkivita el la originalo je 2016-06-17. Alirita 2015-11-01.
  2. Pavinski, Rogener (2013). “10 jarojn de La Perdita Generacio”, Kontakto (256), p. 5–7. Alirita 2015-10-21.. 
  3. Pavinski, Rogener (2015). “Martin Wiese, Tomas Frejarö kaj Roberto Pigro”, Kontakto (269), p. 6. Alirita 2016-01-22.. 
  4. Peĉonkin, Andrej (2009). “Ne perdiĝu nia generacio”, La Ondo de Esperanto (172). Alirita 2015-11-01.. 
  5. MusicBrainz
  6. Paĝo de La Perdita Generacio ĉe Fejsbuko

Eksteraj ligiloj redakti