Kapuĉmerĝo

(Alidirektita el Lophodytes)

La Kapuĉmerĝo (Lophodytes cucullatus) estas malgranda anaso kaj ununura membro de la genro Lophodytes. Ĝi ofte estis klasata en la genro Mergus. Oni informis rare pri hibridiĝo kun specioj de la genro Mergus en kaptiteco. Ĝi distribuiĝas el sudorienta Alasko suden al Oregono en Usono; sudorienta Kanado suden al valo de Misisipo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapuĉmerĝo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Lophodytes
Specio: L. cucullatus
Lophodytes cucullatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ino ĉe la Birdparko Walsrode, Germanio
 
Lophodytes cucullatus - MHNT

Temas pri specio 42–50 cm longa kun klara seksa duformismo. Kapuĉmerĝoj havas kreston en malantaŭo de kapo kiu povas etendiĝi aŭ maletendiĝi. Ĉe maskla plenkreskulo en reprodukta plumaro tiu kresto (levebla por allogi partneron[1]) havas grandan blankan makulon el malantaŭokule al nukoflankoj, ege kontrasta en nigra kapo, kie kontrastas ankaŭ flava iriso; la malantaŭa bordo de tiu blanka makulo estas fajna nigra strio alnuka. Ankaŭ la gorĝareo kaj kolo estas nigraj, la brusto estas blanka trapasata de du nigraj bendoj flankaj, dum la flankoj estas helbrunaj al ruĝecbrunaj kun ege fajna strieco videba nur de proksime. La dorso estas nigra, sed fine falas kelkaj blankaj longaj plumoj. Lia beko estas nigreca. La ina plenkreskulo havas ruĝecbrunan kreston, kaj multe de la resto de la kapo kaj korpo estas grizecbruna kun blanka subaĵo. Ŝia beko havas flavan suban makzelon. La masklo havas similan aspekton al la ino for de la reprodukta sezono (kvankam liaj okuloj estas flavaj dum la inaj estas brunaj).

Unuavintruloj diferencas el inaj plenkreskuloj je tio ke ili havas grizbrunajn kolon kaj suprajn partojn (nigraj ĉe inaj plenkreskuloj), kaj pli mallarĝajn blankajn bordojn en triarangaj ol plenkreskuloj; ĉiuj inoj havas malhelajn okulojn dum ĉe maskloj, oni akiras palajn irisojn dum vintro.[2]

La Kapuĉmerĝo havas segilecan bekon sed ĝi ne estas klasita kiel tipa merĝo.

Kapuĉmerĝoj estas la dua plej malgranda specio de merĝanasoj, kaj nur la Blanka merĝo de Eŭropo kaj Azio estas pli malgranda, kaj estas ankaŭ la ununura merĝanaso kies indiĝena habitato estas limigita al Nordameriko.

Kutimaro redakti

Ties preferata habitato por reproduktado estas en marĉoj kaj arbaraj lagetoj de la norda duono de Usono kaj suda Kanado. Ili preferas nestumi en arbokavaĵoj ĉe akvo, sed ili uzas nestoskatolojn por Arbanaso se estas disponeblaj kaj neokupitaj. Ili formas parojn komence de vintro. La masklo alloĝas inon per memmontra ceremonia naĝado dum kiu li etendas kaj skuas la kapon kaj kolon, ŝveligas la kreston tiele ke la blanka makulo aspektas enorma kaj eĉ faligas la kapon malantaŭen. La masklo abandonas la inon tuj post la ovodemetado, kaj nur ŝi respondecas pri la tuta kovado. Post eloviĝo, la frumaturaj idoj elnestiĝas kun sia patrino post 24 horoj; ili estas jam kapablaj plonĝi kaj manĝi per si mem, kvankam ili restas kun sia patrino dum pliaj kvin semajnoj.[1]

Kapuĉmerĝoj estas mallongdistancaj migrantoj, kiuj vintras en Usono kie ajn kie vintraj temperaturoj permesas senglaciajn kondiĉojn en lagetoj, lagoj kaj riveroj.

Kelkaj el tiuj anasoj estis iam kiel vagantoj en Eŭropo; tamen tiu bela specio estas tre komuna en kaptiveco, kaj plej birdoj vidataj en naturo en Eŭropo plej verŝajne estas eksfuĝintoj. Nur kelkaj estis konsiderataj veraj naturaj vagantoj. Britia ĵusa unua akceptita registro estas birdo kiu estis vidata en North Uist oktobre de 2000.[3]. Malgrandaj nombroj estas vidataj regule en Dublino, sed tiuj estas supozeble eksfuĝintoj.

Tiuj anasoj manĝas per plonĝado kaj naĝado subakve por kolekti malgrandajn fiŝojn, krustulojn kaj akvajn insektojn. Ili trovas siajn predojn subakve per vido.[1]

Taksonomio kaj evoluo redakti

Specio de anaso el fosilio de fina Pleistoceno de Vero Beach (Florido), estis priskribata kiel Querquedula floridana (genro nune inkludata en Anas), sed kiu post reekzamenado rezultis specio tre proksime rilata al la Kapuĉmerĝo; ĝi estas nune nomata Lophodytes floridanus, sed la preciza rilataro inter tiu birdo kaj la moderna specio estas nekonata.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Hooded Merganser Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2012-03-14. Alirita 2012-01-27.
  2. Vinicombe, Keith (2002) Time for a rethink Birdwatch 119:16-7
  3. Rabbitss, Brian (2009) Hooded Merganser on North Uist: a return to the British List British Birds 102(3): 122-9

Eksteraj ligiloj redakti