Luis SEPÚLVEDA, naskiĝinta je la 4-a de oktobro 1949 en Ovalle (Ĉilio), mortinta la 16-an de aprilo 2020 en Oviedo (Hispanio),[1][2] estis ĉilia verkisto, ĵurnalisto kaj kinreĝisoro.

Luis Sepúlveda
Persona informo
Luis Sepúlveda Calfucura
Naskonomo Luis Sepulveda Diaz
Naskiĝo 4-an de oktobro 1949 (1949-10-04)
en Ovalle
Morto 16-an de aprilo 2020 (2020-04-16) (70-jaraĝa)
en Oviedo City
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Lingvoj portugalaanglafrancaitalagermanahispana vd
Loĝloko ĈilioEŭropo vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater Universitato de Ĉilio • nacia instituto generalo José Miguel Carrera vd
Familio
Edz(in)o Carmen Yáñez vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistoscenaristofilmreĝisoro • reĝisoro • publikigistopolitikisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • Chilean literature • opinia ĵurnalismo • kina reĝisorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li studis teatran produktoradon en la Nacia Universitato de Ĉilio kaj partoprenis en diversaj politikaj agadoj, interalie kiel kunlaboranto de la reĝimo de prezidanto Salvador Allende, por kiu li publikigis kolekton de poŝklasikaĵoj por faciligi ties akiron fare de la granda publiko. Li estis arestita post la puĉo de Augusto Pinochet kaj estis enkarcerigita dum du jaroj kaj duono fare de la sekva diktaturo je akuzo esti komunisto. Li poste estis malliberigita danke al la germana branĉo de Amnestio Internacia,[2] sed devis ekziliĝi por eviti 28 jarojn de enprizonigo,[1] kaj post veturado tra landoj kiel Urugvajo, Brazilo, Paragvajo, Ekvadoro, Nikaragvo kaj Svedio li ekloĝis unue en Germanio (Hamburgo) kaj poste en la hispana urbo Ĥiĥono (Gijón), kie li loĝis de 1996.

Li malsaniĝis la 25an de februaro pro covid-19, estis diagnozita tiel kaj enhospitaligita izole la 29an, same kiel lia edzino la poetino Carmen Yáñez. Tiel Sepúlveda iĝis la unua koronvirusa malsamulo detektita en Asturio kaj unu de la unuaj registritaj en la tuta lando Hispanio. Lia edzino estis en la sama hospitalo ĝis la 18a de marto sed resaniĝis kaj estis elhospitaligita. La verkisto tamen suferis komplikaĵojn kaj mortis matene de la 16-a de aprilo 2020 post 48 tagoj en la hospitalo, plejparte konektita al aŭtomata spirilo, estante 70-jaraĝa.[1][2]

Kariero redakti

Lia plej fama romano estas "La maljunulo kiu legadis amnovelojn" kiu diskonigis lin internacie en 1988,[1] ĉar estis tradukita al 20 lingvoj.[2] Aliaj verkoj liaj estis Mundo del fin del mundo, Nombre de torero, Patagonia Express, Historia de una gaviota y del gato que la enseñó a volar, La rosa de Atacama kaj Fin de siglo.[1]

Li ricevis interalie la premiojn Gabriela Mistral de poezio (1976), Rómulo Gallegos de romanoj (1978) kaj la Premio Tigre Juan de noveloj (1988). Aliaj postaj premioj estis premio de narrativa Superflainao (1993) kaj la Premio Ovidio (1998) en Italio pro La última frontera (La lasta landlimo).[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 EFE, El escritor chileno Luis Sepúlveda muere por coronavirus en Oviedo, Oviedo 16/04/2020, Público, alirita la 16an de aprilo 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Andrea Aguilar, El escritor chileno Luis Sepúlveda muere de coronavirus en Oviedo, El País, 16/04/2020, alirita la 16an de aprilo 2020.

Eksteraj ligiloj redakti