Castrisch

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Lumein)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Castrisch (stacidomo).

Castrisch (prononcu kastriŝ; malnova germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo Kästris) estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 409 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Castrisch
Blazono de Castrisch
Castrisch
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 46′ 23″ N 9° 14′ 6″ O / 46.77306 °N, 9.23500 °O / 46.77306; 9.23500 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 23″ N 9° 14′ 6″ O / 46.77306 °N, 9.23500 °O / 46.77306; 9.23500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 409
Areo 7,19 km²
Alteco 722 m super marnivelo
Poŝtkodo 7126
Komunumkodo 3571
Mapo de Castrisch

Geografio redakti

La komunumo Castris situas en la regiono Gruob sude de la rivero Antaŭa Rejno. Krom la vilaĝo Castrisch mem al la komunumo apartenas la setlejoj Mulin Sura, Cästi kaj Lumein.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Castrisch limas en nordo al Schluein, en nordoriento al Sagogn, en oriento al Valendas, en sudoriento al Riein, en sudokcidento al Sevgein, kaj en okcidento al Ilanz.

Trafiko redakti

Castrisch situas ĉe la kantona vojo de Bonaduz al Ilanz. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la linio de Retia Fervojo de Koiro al Ilanz.

Lingvoj redakti

Okaze de la poplnombrado de la jaro 2000 en Castrisch parolis 48,5% la romanĉan kaj 48,1% la germanan.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Castrisch datiĝas el la jaro 765 kiel Castrices. Dum frua mezepoko Castrisch apartenis al la paroĥo Sagogn. La vilaĝa preĝejo Sankta Geogro estis menciita la unuan fojon en la jaro 840 kiel karola imperia bieno. En la jaro 1340 ĝi estis menciita unuan fojon kiel propra paroĥo. Ĝis la jaro 1371 la Senjorujo Castris estis havaĵo de la Baronoj de Belmont kaj poste de la Baronoj de Rhäzüns. En la jaro 1390 ĝi fariĝis feŭdo de la episkopo de Koiro al la Baronoj de Sax-Misox. En la jaro 1483 Castrisch estis vendita al la episkopejo Koiro. En laq jaro 1538 la vilaĝanoj sin liberaĉetis de la sejnoraj rajtoj. En la jaro 1903 estis malfermita la stacidomo de Retia Fervojo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti