Luterana preĝejo (Újpest)

La Luterana preĝejo estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Újpest.

Luterana preĝejo de Újpest
Fasado de la luterana preĝejo de Újpest
Fasado de la luterana preĝejo de Újpest
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, submunicipo (distrikto) Újpest
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest (departemento)
Arkitektura priskribo
Konstruado 1874
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La luterana grupo de Újpest konstruis lernejon en 1868, kie oni aranĝis ankaŭ la mesojn. En 1873 la luterana grupo oficiale fondiĝis, ili aĉetis parcelon por preĝejo, laŭ konstruado okazis el kredito. En 1878 la grupo bankrotiĝis, eĉ la grupo neniiĝis. La preĝejo kaj la paroĥejo estis aŭkciitaj. La feran turon aĉetis luteranoj de Vác, en la paroĥejo loĝis ekzemple Árpád Ódry kun Lehel Ódry, en la preĝejo loĝis kaj pentris pentristo Béla Pállik. Lujza Blaha aranĝis kantovesperojn kaj ŝi donacis la enspezojn por reaĉeti la preĝejon. En 1889 la luterana grupo refondiĝis kaj ili reaĉetis la preĝejon. En 1902 ĝi estis pligrandigita. La orgeno alvenis en 1928, ĝi moderniĝis en 1994. Dum la 2-a mondmilito en la konstruaĵo judoj kaŝiĝis. En 1958 interne la muroj estis pentritaj, nova ligna predikejo kaj tablo estis faritaj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ la trotuaro. La fasado estas malsimetria, meze la svelta turo (17 metrojn alta) altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. La navo estas nur teretaĝa. Interne la ligna altaro estis farita en 1883. La altara bildo prezentas ĉieleniron de Jesuo. Malantaŭ la bildo situas la enirejo al la turo. La galerio estis farita el ferbetono.

En la preĝejo ofte oni aranĝas koncertojn pri ekleziaj muzikoj. En 2010 koruso ekfunkciis.

Fontoj redakti

 
Luterana preĝejo en Újpest