Mária Szepes

hungara verkistino

Mária Szepes [sepeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szepes Mária estis hungara verkisto, aktoro, scenaristo. Ŝia origina familia nomo estis Scherbach, ŝia patro estis Sándor Papír, ŝia patrino estis Margit Kornai, ŝia pseŭdonimo estis Orsi Mária, ŝi aktoradis sub nomo Papír Magda, ŝia edzo estis Béla Szepes, kies familian nomon ŝi uzis post la geedziĝo.

Mária Szepes
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1908 (1908-12-14)
en Budapeŝto
Morto 3-an de septembro 2007 (2007-09-03) (98-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Mária Szepes
Familio
Gefratoj Charon Wictor vd
Edz(in)o Béla Szepes vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistoĵurnalisto • poeto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • filmaktoro vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mária Szepes [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1908 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 3-an de septembro 2007 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mária Szepes devenis el juda familio. Ŝi aĝis 2, kiam ŝi jam havis rolon en teatro. Post jaroj ŝi ricevis rolojn en mutaj filmoj. En 1925 ŝi faris ekzamenon el baleto, poste komercan abiturienton. En 1930 ŝi edziniĝis al Béla Szepes, ŝi prenis la edzan nomon Szepes. Ili pasis 3 jarojn en Germanio, kie ŝi lernis psikologion, literaturhistorion kaj eklezian filozofion. Ŝiaj kontribuoj aperis en ĵurnalo, sed en 1933 pro la nazioj la geedza paro hejmenvenis sen akiri diplomon. En Budapeŝto ŝi kontribuis en germanlingva gazeto, krome ŝi ricevis taskojn en filmoj. En 1938 Maria naskis, sed post monatoj la filo mortis. En 1946 ŝi romano estis malpermesita dum 4 jardekoj. En la sekva jaro ŝi aranĝis teatraĵojn aŭ prelegojn sekrete en la familia domo, inter la vizitantoj menciindas Ervin Baktay, Béla Hamvas. Oficiale ŝi verkis fabelojn kun grandaj sukcesoj. Depost la socialismo ŝiaj verkoj aperis libere. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1972-2001. Ŝi edziniĝis en 1930, unufoje ŝi naskis, sed la bebo frue mortis.

Elektitaj roloj en filmoj redakti

  • Szulamit (1916)
  • Lengyelvér (1920)
  • Leánybecsület (1923

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Tomi, a megfagyott gyermek (1936)
  • Mária két éjszakája (1940)
  • Ópiumkeringő (1943)

Elektitaj verkoj redakti

  • A Vörös Oroszlán (1946, 1971, 1984, 1989) - esoterisma romano
  • Ízisz bárkája (1990)
  • Katarzis (1999)
  • Pöttyös Panni (1953) - fabelo
  • Pöttyös Panni és Kockás Peti naplója (1962) - fabelo
  • Pöttyös Panni az idővonaton (1989) - fabelo
  • Pöttyös Panni az iskolában (2002) - fabelo
  • Lázadó szerepek (1985) - romano
  • Csillagpor (1994) - poemaro
  • Pszichografológia (1990)
  • Emberek és jelmezek (1988, 1998) - membiografio

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • fondaĵo (1996)
  • premio ekde 2014

Fontoj redakti