Márta Fónay
hungara aktorino
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Márta Fónay [fOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fónay Márta estis hungara aktorino.
Márta Fónay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1914 en Vác |
Morto | 22-an de novembro 1994 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1935) |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro aktoro |
Márta Fónay [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1914 en Vác. Ŝi mortis la 22-an de novembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMárta Fónay frekventis komercan lernejon, en 1929 ŝi ricevis etan postenon en redaktejo en Budapeŝto. En 1935 ŝi akiris diplomon en akademio pri aktoroj, poste ŝi debutis en Teatro Magyar. Ŝi ricevis rolojn en teatroj de Nagyvárad, Pécs, Debrecen, Szeged. En 1942 ŝi edziniĝis. Ekde 1950 ŝi ludis en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1964 kaj 1975 en Operetoteatro (Budapeŝto). En 1975 ŝi pensiuliĝis.
Ŝi longe ricevis rolojn en kinejaj kaj televiziaj filmoj, krome ŝi estis ankaŭ voĉoaktoro. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1957 kaj 1994.
Teatraj roloj (elekto)
redakti- Sinjorino Miller - Friedrich Schiller: Kabale und Liebe
- Imperiestrino - Zoltán Kodály: János Háry
- Heléna - Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Toinette - Molière: Le Malade imaginaire
Roloj en kinejaj filmoj
redakti- Servistino - Viki (1937)
- Idegen utakon (1944)
- Mágnás Miska (1948)
- Edzino de la urbestro - Dolarpaĉjo (1956)
- Sinjorino Mravacsán - Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1958) (1958)
- Sinjorino Galambos Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)
- Avino - A szeleburdi család (1981)
Roloj en televiziaj filmoj
redakti- A házasságok a földön köttetnek (1962)
- A fekete város (1971) - serio
- Fűszer és csemege (1987)
Fontoj
redakti- [2] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] hungare