Maciejowiec – [elparolu: maciejoviec]; ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en izera montetaro.

Maciejowiec
vilaĝo en Pollando
Maciejowiec (Pollando)
Maciejowiec (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Maciejowca
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Koordinatoj 50° 58′ N, 15° 37′ O (mapo)50.97166666666715.617222222222Koordinatoj: 50° 58′ N, 15° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 320-400 m
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

La unua priskribo pri la vilaĝo devenas el la jaro 1368. Maciejowiec ekstaris piede de Kastela Monto, sur kiu troviĝis frue mezepoka kasteleto de slava tribo Bobrzanie [elparolu: bobĵanie]. Postsignoj post la kasteleto probable estis videblaj ankoraŭ en la 19-a jarcento. Supra parto de la vilaĝo estis iam aparta setlejo nomita Drożna (Drossig) [elparolu: droĵna]. En la jaroj 1478-1669 Maciejowiec estis posedaĵo de familio von Spiller el Pasiecznik. Anoj de ĉi tiu familio konstruigis en norda parto de la vilaĝo en jaroj 1627-48 renesancan bienodomon. Grandaj ruinigoj kaŭzis tridekjara milito kaj napoleonaj militoj. En 1925 en la vilaĝo vivis 453 personoj (en tio 94% protestantojn). Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Martiasdorf. Mallonge post la dua mondmilito en jaroj 1945-47 la vilaĝo nomiĝis Góra [elparolu: gura].

Vidindaĵoj redakti

  • Bienodomo en Maciejowiec probable ekestis pro plukonstruo de la kasteleto, devenanta el la dua duono de la 16-a jarcento. Post incendio ĝi estis rekonstruita en 1652. La bienodomo estis alikonstruita komence de la 20-a jarcento. Oni remontis ĝin en 1958. Ĝi estas tri-ala konstruaĵo. En orienta alo restis bela, renesanca portalo, kaj en la unua etaĝo de tiu alo oni povas ekvidi fragmentojn de ligna, pentrita plafono. Tuto, kune kun najbaraj konstruaĵoj estas ekzemplo de renesanca arkitekturo.
  • Klasikisma palaco – komence de la jaro 1830 familio de Dolan konstruis proksime de biendomo klasikisman, du etaĝan palacon, kun vasta loĝio kaj kun kolonaro de suda flanko. Proksime de la palaco, rande de parko troviĝas malgranda neorenesanca maŭzoleo, dediĉita al filino de lasta proprietulo de la palaco. En parko troviĝas raraj kaj valoraj en ĉi tiu tereno specioj de arboj (la 59 da specioj), ofte estantaj endemismoj, kaj la 20 da specioj de arbustoj.



Bibliografio kaj fontaĵo redakti

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
  • http://www.lubomierz.pl/ (pole)
  • Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)
  • 50 Wyjątkowych Atrakcji Powiatu Lwóweckiego - mapa. Wydawnictwo Poligrafia “AD REM” Jelenia Góra 2006   (pole)