Madunice
Madunice, hungare Vágmedence estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.
Bazaj informoj
redakti- 48° 28′ 30″ N 17° 46′ 45″ O / 48.47500 °N, 17.77917 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 30″ N 17° 46′ 45″ O / 48.47500 °N, 17.77917 °O (mapo)
- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 147 m
- Loĝantaro: en 2011 2160
- Poŝtkodo: 922 42
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo
redaktiMadunice situas laŭ dekstra bordo de Váh. Hlohovec troviĝas je 10 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 laŭ tiama hungara ortografio "Medenc". En 1843 pro incendio la tuta vilaĝo cindriĝis, en 1894 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágmedence 1075 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Madunice 1932 homoj, (1917 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Eta) de 1806, en 1843 pro la incendio precipe la turo renoviĝis
- skulptaĵoj pri Sankta Vendelo kaj Sankta Floriano de 1839
- skulptaĵo de poeto Ján Hollý, kiu tie estis pastro inter 1814-1843
Famuloj
redaktiEn la iama Vágmedence naskiĝis hungara biokemiisto Imre Szörényi.
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio