Majmansing (bengale ময়মনসিংহ, historie Nasirabad) estas signifa universitata urbego, rivera havenurbo en Bangladeŝo. La urbego estas ĉefurbo kaj de la Majmansing (regiono) kaj de la samnoma distrikto.

Majmansing
urbo
Administrado
Poŝtkodo 2200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 258 040  (2011) [+]
Loĝdenso 2 826 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 45′ N, 90° 25′ O (mapo)24.7590.416666666667Koordinatoj: 24° 45′ N, 90° 25′ O (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Areo 91,315 km² ( 913 1.5 ha) [+]
Majmansing (Bangladeŝo)
Majmansing (Bangladeŝo)
DEC
Majmansing
Majmansing
Situo de Majmansing

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mymensingh [+]
vdr
Panoramo pri Majmansing
Mapo pri Bangladeŝo, kie Majmansing estas videbla meze-norde
Urbodomo de Majmansing

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Majmansing situas en norda-meza parto de la lando sur ebenaĵo laŭ la malnova branĉo de Brahmaputra. Dako troviĝas 104 km [1].

Historio redakti

 
Vojo en Majmansing
 
Brahmaputra ĉe Majmansing

Nasirabad estis grava komerca centro en la 16-a jarcento. Majmansing estis nomumita distrikta ĉefurbo en 1787, komunumo en 1869. Dum dominado de britoj la loĝantoj estis ĉefe hinduoj, sed en la frua 20-a jarcento islamanoj amase alvenis. En 1947 multe da hinduoj foriris. La Terkultura Universitato funkcias ekde 1961, la Islama Universitato ekde 2005. En 2015 la urbego iĝis la 8-a regiona ĉefurbo de Bangladeŝo.

Ekonomio redakti

Historie Majmansing estis konata pro jutoproduktado, kiu estis nomita "ora fibro" pro la enspezo, kiun ĝi generis. Pro tutmonda uzado de la plastoj la juto malgraviĝis. Loke gravas la fiŝkaptado. Majmansing estas financa kaj grava komerca centro por rizoj, sukeroj, tabakoj en norda Bangladeŝo.

Trafiko redakti

Majmansing estas ligita al Dako per fervojo ekde 1865. Estas ponto tra la rivero. En la urbego mem oftas la rikiŝoj.

Klimato redakti

Majmansing situas en la tropika klimato kun indluo de musonoj. La averaĝa jara temperaturo estas 25  °C, ĝi varias inter 20-30  °C. Inter marto-oktobro la temperaturo estas pli, ol 40  °C. Jare pluvas po 2249 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter aprilo-oktobro.

 
Riverbordaj domoj en Majmansing
 
Fervoja ponto en Majmansing

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

 
Templo en Majmansing