Majo de 2024
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2024:
- Oni informis ke rusiaj militistoj estis deplojitaj en la usona aviadilejo N 101 ĉe la Internacia Flughaveno Diori Hamani en Niameo, ĉefurbo de Niĝero. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Grandaj inundoj okazigis almenaŭ 257 mortojn kaj grandajn damaĝojn en Kenjo.
- Grandaj inundoj okazigis almenaŭ 100 mortojn kaj grandajn damaĝojn en la sudo de Brazilo.
- Israelo atakis Rafah en la sudo de la Gaza strio kaj tiel fermis la sieĝon al la teritorio kaj interrompis ĝian ligon kun Egiptio.
- En la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj 143 el 193 membro-ŝtatoj subtenis la akcepton de Palestino kiel plenrajta membro, kion nur 9 landoj kontraŭis, dum 25 sindetenis.
- En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 venkis artisto Nemo el Svislando kun kanto The Code (angle por La Kodo). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Dum pripafado de Belgorodo (Rusio) fare de ukraina armeo estis komplete detruita sekcio de 10-etaĝa domo, 15 homoj pereis en ĝi kaj sume 19 en la urbo.
- Inundoj en Afganio rezultis en pli ol 300 mortoj kaj grandaj damaĝoj.
- Ĉefministro de Slovakio Robert Fico estis grave pafvundita dum atenco, okazinta en la urbo Handlová.
- Ekde Aprilo, Sudorienta Azio ŝveliĝas en rekorda varmondo. d, Al-Ĝazira
- Prezidanto de Irano Ebrahim Raisi pereis en akcidento de helikoptero. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Terlavango post tertremo enterigas milon da lokanoj en Papuo-Nov-Gvineo.
- Gitanas Nausėda venkis en la prezidenta baloto en Litovio.