RILSKIJ Maksim ukraine Максим Рильський (1895-1964) - poeto, tradukisto, socia aganto. Naskiĝis en Kijivo, tie li finis privatan gimnazion. Lia patro - Tadej Rilskij - estis etnografo kaj publicisto. Studis medicinon en Kijiva Universitato, poste lernis en la Popola universitato ĉe histori-filologia fakultato.

Maksim Rilskij
Persona informo
Максим Тадейович Рильський
Naskiĝo 7-an de marto 1895 (1895-03-07)
en Kievo, Kieva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 24-an de julio 1964 (1964-07-24) (69-jaraĝa)
en Kievo, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Tombo Baikove Cemetery vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusaukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Popola Respubliko • Ukraina Ŝtato • Sovetunio vd
Alma mater Q56709687 vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Maksim Rilskij
Familio
Dinastio Q63531897 vd
Patro Tadej Rylskyj vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto • politikisto vd
Aktiva dum 1907– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia unua poemo estis publikigita en 1907, la unua poem-kolekto - en 1910. Apartenis al nov-klasikuloj. Sekvantaj poemaroj: 1922, 25, 26, 29; 1927 - fama ukraina traduko de "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz.

En 1931 pro "ignorado en siaj verkoj de sovetia realeco" li estis arestita kaj malliberigita por unu jaro. De 1932 (poemaro "Signo de pesiloj") li fariĝis "oficiala soveta poeto". De 1943 - akademiano; direktoro de la Instituto de arto, folkloro kaj etnografio (1944-64).

Por Ukraina antologio liajn poemojn esperantigis Andreo Rogov (1) kaj Kris Long (5) k.a.