Georgij Malenkov

(Alidirektita el Malenkov)

Georgij Maksimiljanoviĉ MALENKOV (ruse Георгий Максимилианович Маленков; naskiĝis la 26-an de decembro 1901[jul.]/ 8-an de januaro 1902[greg.] en Orenburg, Rusio, mortis la 14-an de junio 1988 ĉirkaŭ Moskvo) estis soveta politikisto kaj partia gvidanto, proksima kunlaboranto de Stalin. Post morto de Stalin (ekde marto de 1953 ĝis februaro de 1955) estis ĉefministro.

Georgij Malenkov
Persona informo
Георгий Максимилианович Маленков
Naskiĝo 8-an de januaro 1902 (1902-01-08)
en Orenburgo, Orenburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 14-an de januaro 1988 (1988-01-14) (86-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Tombejo Kuncevo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Teknika Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Valeriya Alekseyevna Golubtsova vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la intercivita milito, Malenkov aniĝis en la Ruĝa Armeo (1919), kaj en 1920 eĉ en la Komunista Partio kaj rapide antaŭenpaŝis. Li venis en striktan laborkontkton kun Stalin kaj havis gravan rolon en la partiaj purigoj (1930-aj jaroj). Li iĝis en 1941 helpmembro de la Politika Komitato.

Li laboris dum la dua mondmilito en laboro de la Ŝtata Patrujdefenda Komitato. Post la milito, li iĝis ordinara membro de la Politika Komitato (1946), dua sekretaro de la Centra Komitato, vic-ĉefministro.

En la postmilita epoko okazis akra porpotenca batalo inter Malenkov kaj Andrej Ĵdanov. Je akuzoj de Ĵdanov, Malenkov perdis unu el la partiaj pozicioj. Malenkov bezonis du jarojn por refirmigi sian pozicion kaj oni rigardis lin dekstra mano de la diktatoro. Je morto de Stalin (marto de 1953), li iĝis la unua sekretaro de la partio kaj prezidanto de la Ministra konsilio. Post kelkaj semajnoj li devis transdoni sian pozicion kiel sekretario al Nikita Ĥruŝĉov. En la sekvaj du jaroj, li provis malpliigi la elspezojn por la armilizado, instigis produktadon de la konsumvaroj kaj interesigis la kamparanojn en a produktado.

Lian agadon kontraŭis multaj kaj li devis abdiki pri la ĉefministra posteno (februaro de 1955). Li apogis politikan direkton de la hungara Imre Nagy, sed post lia abdiko revenis la grupo de Mátyás Rákosi.

Malenkov restis membro en la Prezidantaro de la Centra Komitato ĝis 1957. Ĉar li partoprenis sensukcesan puĉon kontraŭ Ĥruŝĉov, oni eksludis lin el la prezidentaro kaj la Centra Komitato kaj eĉ el la partio.

Malenkov estis dum 30 jaroj direktoro de akvocentralo en Kazaĥstano. Li neniam estis rehabilitita.