Marciono

(Alidirektita el Marĉiono)

MarcionoMarkiono, (greke: Μαρκίων; Sinopo, 85 ĉ. – Romo, 160) estis kristana herezulo de Romio, kiu fondis markionismon, speco de gnostikismo, kiu floris en la 2-a jarcento kaj forte minacis katolikismon. Ĝi disvastiĝis tra la roman imperion, eĉ travivis la grandajn persekutojn de imperiestroj Valeriano kaj Diokleciano, kaj fine mortis en Sirio laŭ la Eŭfrato en la 4-a jarcento, malaperinte en manikeismon.

Markiono el Sinopo
Apostolo Johano (maldekstre) kaj Markiono el Sinopo (dekstre), en Morgan Library & Museum, 11-a jarcento.

Markionismo ne venis el la kapo de Marciono kiel iu nova, sed estis evoluo de la ideoj de Cerdono.

Marciono ankaŭ estas la redaktoro de la eble plej frua kristanaj biblio: ĝi nur enhavis unu evangelion (Luko) kaj la fruajn leterojn de Paŭlo. Li redaktis sian biblion por purigi ĝin de iu ajn judismo. Marciono kredis, ke la juda Dio ne estis la Patro de Jesuo Kristo.

La ĉefa verko de Marciono estis Kontraŭdiroj, kiu nur travivas en la citaĵoj de Kontraŭ Marciono de Tertuliano. Kontraŭdiroj temis pri la kontraŭdiroj inter la juda Biblio kaj la skriboj de la kristanaj apostoloj. Ekzemple, Moseo diris "okulon pro okulo" sed Jesuo diris "Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian." Moseo predikis Dion de Justeco, sed Jesuo predikis Dion de Bono. La dio de Moseo estis dio pretenda, la dio de Jesuo estas la plejalta, vera Dio.

Tial la religio fondita de Jesuo ne estas la plenumo de judismo, sed religio tute nova.

Marciono komencis kun la letero de Paŭlo al la Galatoj :

Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

(Galatoj 1.6-10)

Kaj kiu estas la evangelio de Paŭlo? La evangelio verkita de Luko, sekvinto de Paŭlo. Do la Biblio de Marciono nur enhavas unu evangelion, la evangelion de Luko. Sed la Luko de Marciono ne estas la Luko konata al ni: Marciono purigis ĝin de iu ajn judismo. Plue, ĉar Marciono kredis ke Jesuo estis homo nur laŭ apero, ne en fakto (la doktrino de docetismo, el la greka vorto por "ŝajna"), sed vere estis Sendito de la vera Dio, Marciono ankaŭ forviŝis la rakontojn de Luko pri la naskiĝo kaj releviĝo de Jesuo. Malmulte de la unuaj kvar ĉapitroj de Luko restas en la Luko de Marciono.

Marciono simile redaktis la leterojn de Paŭlo—ekzemple, li forviŝis la aludojn de Paŭlo al Abrahamo. Laŭ Marciono, la apostoloj miskomprenis Kriston pro ilia judismo. Do Marciono devis ĝustigi iliajn skribojn.

La Biblio de Marciono:

  • Apostoliko:
    • Galatoj
    • 1 Korintanoj
    • 2 Korintanoj
    • Romanoj
    • 1 Tesalonikanoj
    • 2 Tesalonikanoj
    • Efesanoj
    • Koloseanoj
    • Filemon
    • Filipianoj

El la leteroj de Paŭlo, Marciono ne akceptis la leterojn al Tito kaj Timoteo.

Laŭ Marciono, Jesuo estis la Sendito de la vera Dio, por liberigi nin de la Dio de Justeco, de la leĝo de Moseo.

Marciono, filo de ŝipestro kaj episkopo de Sinopo, venis al Romo kaj donis multe de mono al la eklezio. Sed, en julio 144, kiam li prezentis siajn novajn ideojn, li estis anatemita kiel herezulo kaj lia mono estis redonita. Do Marciono fondis novan eklezion, kiu forte minacis la katolikan eklezion. La ĉefa katolika atakanto kontraŭ marcionismo estis Tertuliano. Sankta Ireneo, Epifanio kaj Justino Martiro ankaŭ kritikis Marcionon. Polikarpo, kiu renkontis Marcionon en Romo, nomis lin "la unuenaskito de Satano". Ili rigardis lin kiel gnostiko.

La eklezio de Marciono havis diakonojn, episkopojn kaj eĉ episkopinojn! Ĝi baptis en la nomo de la Triunuo kaj donis eŭkaristion per pano kaj akvo (anstataŭ la vino de katolikismo). Ĝi praktikis martirecon, kiu ebligis ĝin travivi la persekutojn de la romia imperio ĝis la 4-a jarcento laŭ la banko de Eŭfrato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti