Malfermi la ĉefan menuon

Dame Margot FONTEYN, OBI (18a de majo 1919 - 21a de februaro 1991), kun arta nomo Margaret Evelyn de Arias, estis angla ballerina. Ŝi pasigis sian tutan karieron kiel dancisto de la Royal Ballet (iam Sadler's Wells Theater Company), kaj poste ŝi estis nomumita prima ballerina assoluta de la kompanio fare de la reĝino Elizabeto la 2-a. Ŝi ricevis balet-instruon je aĝo de kvar jaroj, ŝi studis en Anglio kaj Ĉinio, kie ŝia patro estis translokigita pro labortialo. Ŝia trejnado en Ŝanghajo estis kun George Goncharov, kontribuante al kontinua intereso en baleto el Rusio. Reveninta al Londono je aĝo de 14 jaroj, ŝi estis invitita aliĝi al la Vic-Wells Ballet School fare de Ninette de Valois. Ŝi sukcedis post Alicia Markova kiel prima ballerina de la kompanio en 1935. La Vic-Wells koregrafo, Sir Frederick Ashton, verkis nombrajn pecojn por Fonteyn kaj ŝia partnero, Robert Helpmann, kun kiu ŝi dancis el la 1930-aj ĝis la 1940-aj jaroj.

Margot Fonteyn
Margot Fonteyn - 1960s.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Margaret Evelyn Hookham
Naskiĝo 18-an de majo 1919 (1919-05-18)
en Reigate
Morto 21-an de februaro 1991 (1991-02-21) (71-jara)
en Panamurbo
Kaŭzo de morto ovaria kancero
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Reĝa Baleta Lernejo
Profesio dancisto, koreografo, baleta dancisto, mododezajnisto
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Edz(in)o Roberto Arias
v  d  r
Information icon.svg

En 1946, la kompanio, tiam renomits Sadler's Wells Ballet, translokiĝis al Royal Opera House en Covent Garden kie la plej ofta partnero de Fonteyn tra la venonta jardeko estis Michael Somes. Ŝia ludado en La bela dormulino de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij iĝis distinga rolo kaj por Fonteyn kaj por la kompanio, sed ŝi estis bone konata ankaŭ pro la baletoj kreitaj de Ashton, kiel Symphonic Variations, Cinderella, Daphnis and Chloe, Ondine kaj Sylvia. En 1949, ŝi estris la kompanion en turneo en Usonon kaj iĝis internacia famulo. Antaŭ kaj post la Dua Mondmilito, Fonteyn ludis por televidaj elsendoj de baletludado en Britio kaj komence de la 1950-aj jaroj aperis en la programo The Ed Sullivan Show, konsekvence pliigante la popularecon de la danco en Usono. En 1955, ŝi edziniĝĝis al panamana politikisto Roberto Arias kaj aperis en rekta kolorproduktado de La bela dormulino por la NBC. Tri jarojn poste, ŝi kaj Somes dancis por BBC televida adapto de La Nuksrompilo. Danke al ŝia internacia famo kaj al postuloj de multaj gastartistoj, la Royal Ballet permesis al Fonteyn iĝi libera dancistino en 1959.

Fonteyn, Fred Astaire kaj Nurejev en televida programo The Hollywood Palace, 1965.

En 1961, kiam Fonteyn estis konsiderante retiriĝon, Rudolf Nurejev fuĝis el la Kirova Baleto dum li estis dancanta en Parizo. Fonteyn, kvankam malpreta partneri kun li pro 19-jara aĝodiferenco, dancis kun li en lia premiero kun la Royal Ballet en Giselle la 21an de februaro 1962. La duopo tuj iĝis internacie konataj, kaj ĉiu dancisto metis la alian en ties plej bona ludado. Ili famiĝis ĉefe pro klasikaj ludadoj en verkoj kiel Le Corsaire Pas de Deux, Les Sylphides, La Bayadère, Cignolago, kaj Raymonda, en kiu Nurejev foje adaptis koregrafiojn specife por montri iliajn talentojn. La paro premieris Marguerite and Armand de Ashton, kiu estis koregrafiita specife por ili kaj estis aklamitaj pro sia ludado en la titolroloj de Romeo and Juliet de Sir Kenneth MacMillan. La venontan jaron, la edzo de Fonteyn estis mortpafita dum murdoklopodo kaj iĝis kvarplegia, postulante konstantan zorgon por la cetero de sia vivo. En 1972, Fonteyn iris al duon-retiro, kvankam ŝi plue dancis porokaze ĝis la fino de la jardeko. En 1979, ŝi estis omaĝita de la Royal Ballet kaj oficiale nomumita prima ballerina assoluta de la kompanio. Ŝi retiriĝis al Panamo, kie ŝi pasigis sian tempon verkante librojn, brutobredante kaj zorgante sian edzon. Ŝi mortis pro ovaria kancero precize 29 jaroj post sia premiero kun Nurejev en Giselle.