Maria Grzegorzewska

Maria Grzegorzewska (naskiĝis la 18-an de aprilo 1888 en Wołucza, apud Rawa Mazowiecka, mortis la 7-an de majo 1967 en Varsovio) – pola pedagogino, profesoro, kreintino de speciala pedagogio en Pollando.

Maria Grzegorzewska
Persona informo
Naskonomo Maria Stefania Grzegorzewska
Naskiĝo 18-an de aprilo 1888 (1888-04-18)
en Wołucza
Morto 7-an de majo 1967 (1967-05-07) (79-jaraĝa)
en Zalesie Dolne
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj polafranca
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona UniversitatoUniversitato de Parizo • Libera Universitato de Bruselo (1834-1969)
Memorigilo Maria Grzegorzewska
Okupo
Okupo psikologoedukisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Edukado

La gepatroj de Maria Grzegorzewska farmis bienon. Oni sendis ŝin al pensiono en Varsovio, kaj poste frekventis privatan lernejon, kiun finis en 1907.

Post prepara kurso ekstudis (laboro en sekretaj okupoj), ĝustajn studojn komencis en 1909 ĉe naturscienca fakultato de Jagelona Universitato. Ŝi perlaboris por vivteno pere de kromlecionoj, ankaŭ en privataj domoj. Pro malsano rompis studojn kaj forveturis al Zakopane, kaj poste al Italio. Eniris al Internacia Pedagogia Fakultato en Bruselo (1913), amikiĝis kun Józefa Joteyko, Edward Clapared kaj Ovide Decroly. Tio influis ŝiajn pedagogiajn konvinkojn. En 1914 estis en Varsovio – eksplodo de la unua mondmilito malebligis foriron al Bruselo, sed ŝi sukcesis atingi Londonon kaj tie daŭrigis studojn. Poste studis psikologion en Sorbono, kie en 1916 akiris la titolon de doktoro pri filozofio pro la disertaĵo Studumo pri la evolutemo de estetikaj sentoj – esploroj pri eksperimenta estetiko faritaj inter lernantoj de bruselaj lernejoj.

Laboraĵoj redakti

  • Essai sur le developpement du sentiment esthetique (1916)
  • Metody i zakres nauczania powszechnego w Belgii (Metodoj kaj amplekso de instruado en Belgio) (kunaŭtorino, 1922)
  • Struktura psychiczna czytania wzrokowego i dotykowego (Psika strukturo de la vida kaj palpa legado) (1927)
  • Głuchociemni (Surdblinduloj) (1928)
  • Psychologia niewidomych (Psikologio de nevidantoj) (1930)
  • Opieka wychowawcza nad dziećmi niewidomymi i głuchociemnymi (Eduka prizorgado de blindaj kaj surdblindaj infanoj (1933)
  • Listy do młodego nauczyciela (Leteroj al la juna instruisto) Ciklo 1 (1947)
  • Zjawisko kompensacji u niewidomych i głuchych (Fenomeno de kompenso ĉe nevidantoj kaj surduloj) (1959)
  • Listy do młodego nauczyciela (Leteroj al la juna instruisto). Ciklo 2 (1958)
  • Listy do młodego nauczyciela (Leteroj al la juna instruisto) Ciklo 3 (1961)
  • Pedagogika lecznicza. Skrypt wykładów (Kuraca pedagogio. Multiplikaĵo de lekcioj)
  • Psychologia niewidomych (Psikologio de nevidantoj)
  • Analiza zjawiska kompensacji u głuchych i niewidomych (Analizo de la kompens-fenomeno ĉe surduloj kaj blinduloj)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Wincenty Okoń, Wizerunki sławnych pedagogów polskich (Portretoj de famaj polaj pedagogoj), Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, Varsovio 1993, ​ISBN 83-02-05213-2