Maria Magdala
Maria Magdala aŭ Maria el Magdala, ofte latine nomata Maria Magdalena, laŭ la Biblio estis unu el disĉiplinoj de Jesuo. Ŝi ludis gravan rolon kiel atestanto de la krucumado (Johano 19:25) kaj post la releviĝo de Jesuo (Johano 20:1-2). Malmulte pli diras la Biblio krom tio, sed estas multaj legendoj pri ŝi.
Maria Magdala | ||
---|---|---|
Okcidento: Pentofaranto Oriento: Mirha portanto kaj Egalapostolo | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3 en Magdala? | |
Morto | 1-a jarcento en Efeso, Anatolio aŭ Marsejlo, Francio | |
Profesio | ||
Okupo | fleganto [#] | |
Sanktul(in)o | ||
Adorita en | Romkatolika Orienta ortodoksa Anglikana Luterana | |
Festotago | 22-a de julio | |
Atributoj | Okcidento: alabastra kesto por ŝminkoj, longaj haroj, ĉe la piedo de kruco Oriento: ujo por ŝminko (kiel mirha portanto), aŭ tenanta paskajn ovojn (simbolo de resurekto); ĉirkaŭbrako de la piedo de Kristo post la resurekto | |
Patroneco | apotekistoj; Atrani; Casamicciola Terme; kontemplema vivo; konverto; ŝnuristoj; frizistoj; pentofarantoj; homoj mokitaj pro tro granda pieco; parfumistoj; farmacistoj; pentaj prostituitinoj; seksa tento; virinoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
En 2003, Dan Brown verkis furoran fikcian libron The Da Vinci Code, kiu diras ke Jesuo estis la edzo de Maria Magdalena. La temo de la romano estas esence, ke Jesuo edziĝis kaj naskis filinon, de kiu devenas la franca merovida dinastio.
Ŝi konsideratas sanktulino de kristanoj, tial ŝia festotago estas je la 22-a de julio.
Evangeliaj atestadoj pri Maria MagdalaRedakti
Ŝi originis de la urbo Magdala (alie Magadan) en Galileo, apud Kafarnao.
En la Nova Testamento la nomo de Maria Magdala estas videbla en la epizodoj:
- Jesuo Kristo sanigis ŝin de posedo de 7 demonoj — Luko 8:2; Marko 16:9.
- Poste ŝi komencis sekvadi la Kriston, servi al li kaj dividi per ŝia havaĵo (Marko 15:40-41, Luko 8:2).
HonorojRedakti
BildaroRedakti
Ticiano: «Noli me tangere» ("ne tuŝu min"), ĉirkaŭ 1512 bildigo fare de Anthony Sandys, ĉirkaŭ 1860 Antonio Canova: Maria Magdalena (ĉ. 1806-1813)