Mario Jurić
kroata astronomo
Mario JURIĆ (naskiĝis la 9-a de februaro 1979 en Zagrebo) estas kroata astronomo, li ricevis sian diplomon de la Fakultato de Sciencoj de la Zagreba universitato kaj doktoriĝis en la Universitato Princeton en 2007.
Mario Jurić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1979 (45-jaraĝa) en Zagrebo |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio |
Alma mater | Zagreba universitato • Faculty of Science, University of Zagreb • Universitato Princeton |
Okupo | |
Okupo | astronomo • scienca esploristo |
Li estas ano de la societo znanost.org, kiu kunlaboras por multenombraj projektoj de scienca popularigo.
En 1998 - 2000, li kunmalkovris 125 asteroidojn, laŭ Minor Planet Center,[1] kaj la periodan kometon 183P/Korlević-Jurić, en kunlaboro kun Korado Korlević.
Li ricevis en 2009 stipendion de la NASA[2]
Li ankaŭ partoprenis al la malkovro de la Granda Muro de Sloan, unu el plej grandaj strukturoj de la universo.[3]