Mark Ruffalo

usona aktoro

Mark Alan RUFFALO naskiĝis la  22-an de novembro 1967(nun 1967-11-22) en Kenosha, Viskonsino estas usona aktoro, kinproduktoro kaj socia aktivulo. Li faris sian ekrandebuton en epizodo de CBS Summer Playhouse (1989), sekvita de negravaj filmroloj. Li estis parto de la origina rolantaro de This Is Our Youth (1996), por kiu li estis nomumita por Independent Spirit Award. Sekvis liaj roloj en 13 Going on 30 (2004), Eternal Sunshine of the Spotless Mind (2004), Zodiac (2007) kaj What Doesn't Kill You (2008). En 2010 li ĉefrolis en la psikologia suspensfilmo Shutter Island kaj la komedia dramo The Kids Are All Right. Por ĉi-lasta filmo li ricevis nomumojn por la SAG Premio, BAFTA Premio kaj Akademia premio al la plej bona subtena aktoro. Li ankaŭ kunaktoris en la misteraj filmoj Now You See Me kaj Now You See Me 2 kiel FBI Agento Dylan Rhodes.
Ruffalo akiris internacian eminentecon pro la Marvel Comics karakteron Hulk en la Marvel Cinematic Universe komenciĝante kun The Avengers (2012) kaj poste ripetis la rolon en Iron Man 3 (2013), Avengers: Age of Ultron (2015), Avengers: Infinity War (2018) kaj Avengers: Endgame (2019). Li ĉefrolis en kaj estis la kunadministra produktoro de la televiddrama filmo The Normal Heart (2014), por kiu li estis nomumita por la Premio Emmy. En la sama jaro li rolis kiel Dave Schultz en Foxcatcher, por kiu li estis nomumita por la premioj Ora Palmo kaj Akademia premio al la plej bona subtena aktoro. En 2015 li estis nomumita por la Premio Ora Globo kaj ankaŭ ricevis nomumojn al BAFTA Premio kaj Oskar-premio pro lia rolo en la dramo Spotlight.[1]

Mark Ruffalo
Ruffalo en junio 2014
Ruffalo en junio 2014
Persona informo
Naskonomo Mark Alan Ruffalo
Naskiĝo 22-an de novembro 1967 (1967-11-22) (56-jaraĝa)
en Usono Viskonsino, Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko San-DiegoVirginia BeachLos-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stella Adler Studio of Acting • First Colonial High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Mark Ruffalo
Familio
Edz(in)o Sunrise Coigney vd
Infanoj Keen Ruffalo • Bella Noche Ruffalo vd
Profesio
Okupo filmaktoro • filmreĝisorofilmproduktoroscenaristoverkisto • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1989 ĝis nun
Aktorado
Premio Emmy
Plej bona televida filmo
2014 The Normal Heart
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filmaro redakti

Jaro Titolo Rolo
1992 Rough Trade Hank
1994 Mirror, Mirror II: Raven Dance Christian
1994 There Goes My Baby J.D.
1995 Mirror, Mirror III: The Voyeur Joey
1996 The Destiny of Marty Fine Brett
1996 The Dentist Steve Landers
1996 Blood Money Attorney
1996 The Last Big Thing Brent Benedict
1998 Safe Men Frank
1998 54 Ricko
1999 How Does Anyone Get Old? Johnnie
1999 A Fish in the Bathtub Joel
1999 Ride with the Devil Alf Bowden
2000 You Can Count On Me Terry Prescott
2000 Committed T-Bo
2001 The Last Castle Yates
2001 Apartment 12 Alex
2002 XX/XY Coles
2002 Windtalkers Private Pappas
2003 My Life Without Me Lee
2003 View from the Top Ted Stewart
2003 In the Cut Detektivo Giovanni A. Malloy
2004 We Don't Live Here Anymore Jack Linden
2004 Eternal Sunshine of the Spotless Mind Stan
2004 13 Going on 30 Matt Flamhaff
2004 Collateral Ray Fanning
2005 Just like Heaven David Abbott
2005 Rumor Has It... Jeff Daly
2006 All the King's Men Adam Stanton
2007 Chicago 10 Jerry Rubin (voĉo)
2007 Zodiac Inspector Dave Toschi
2007 Reservation Road Dwight Arno
2008 Blindness Doctor
2008 What Doesn't Kill You Brian Reilly
2009 The Brothers Bloom Stephen
2009 Where the Wild Things Are Adrian
2009 Sympathy for Delicious Joe
2010 The Kids Are All Right Paul Hatfield
2010 Shutter Island Chuck Aule/Dr. Lester Sheehan
2010 Date Night Brad Sullivan
2011 Margaret Gerald Maretti
2012 The Avengers Bruce Banner/Hulk
2013 Iron Man 3 Bruce Banner/Hulk
2013 Thanks for Sharing Adam
2013 Now You See Me Policisto Dylan Rhodes
2013 Begin Again Dan Mulligan
2014 Infinitely Polar Bear Cam Stuart
2014 Foxcatcher Dave Schultz
2015 Avengers: Age of Ultron Bruce Banner/Hulk
2015 Spotlight Michael Rezendes
2016 Now You See Me 2 Policisto Dylan Rhodes
2017 Anything N/A
2017 Thor: Ragnarok Bruce Banner/Hulk
2018 Avengers: Infinity War Bruce Banner/Hulk
2019 Captain Marvel Bruce Banner/Hulk
2019 Avengers: Endgame Bruce Banner/Hulk
Dry Run Robert Bilott

Referencoj redakti

  1. Hiatt, Brian. The Hulk: The Last Angry Man (angle). Rolling Stone (2015-05-04). Arkivita el la originalo je 2022-04-04.

Eksteraj ligiloj redakti