Marto de 2024
monato de la jaro 2024
(Alidirektita el Marto 2024)
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2024:
- Kenjo kaj Haitio subskribis interkonsenton pri sendo de 1 000 policistoj el Kenjo al Haitio por kontraŭstari la bandojn; la misio agos kun mandato de Unuiĝintaj Nacioj, ĉe financa subteno de Usono kaj partopreno de kelkaj aliaj landoj de Afriko kaj Karibio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Alexander Stubb ekoficis kiel prezidanto de Finnlando, anstataŭinte Sauli Niinistö.
- En Haitio bandoj deklaris militon kontraŭ la registaro kaj sturmokupis la plej grandajn prizonojn, liberiginte kelkmil krimulojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Usono okazis la unua testa flugo de hipersona aviadilo «Talon-A», plenumita de kompanio Stratolaunch Systems. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĉefministro de Haitio Ariel Henry eksiĝis sub la premo de bandoj, deklarintaj militon kontraŭ li. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La unua japana privata raketo Kairos eksplodis tuj post lanĉo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Niĝero informis pri nuligo de la milita kunlaboro kun Usono kaj postulis foriron de la usonaj trupoj de sia teritorio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Oni anoncis venkon de Vladimir Putin je prezidenta baloto en Rusio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Sekve de terorisma atako ĉe koncertejo "Crocus City Hall" en Krasnogorsko (Moskva provinco, Rusio), pli ol 130 homoj pereis kaj pli ol 150 estis vunditaj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.