Marto de 2014
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2014.
Sekvas okupo de gravaj lokoj en Krimeo fare de rusaj trupoj.
Malaperis aviadilo de Flugo 370 de Malaysia Airlines kiu flugis el Kuala Lumpuro al Pekino kun siaj 239 okupantoj.
Okazis referendumo en Krimeo kiu majoritate akceptis disiĝon el Ukrainio kaj realiĝon al Rusio.
Mortis Adolfo Suárez, la unua ĉefministro de Hispanio post la reveno de demokratia reĝimo en la sepdekaj jaroj.
En Francio okazis municipa balotado: la Socialista Partio perdis multajn urbestrecojn kaj la ekstremdekstra Nacia Fronto plialtigis siajn rezultojn.
Manuel Valls, eks-ministro pri internaj aferoj, estis nomumita Unua ministro fare de la Prezidanto de la Franca Respubliko, François Hollande.
Tribunalo de Unuiĝintaj Nacioj malpermesas al Japanio plufari mortigadon de balenoj ĉe Antarkto.
Aliaj eventojRedakti
- Ekfunkciis Yandex Transporto, la spurilo de publika transporto posedata de la rusia firmao Yandex.