Menyhért Szegvári
Menyhért Szegvári [menjhErt segvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegvári Menyhért estis hungara reĝisoro, aktoro. Lia familia nomo estas Szegváry en kelkaj fontoj.
Menyhért Szegvári | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1949 en Szeged |
Morto | 4-an de junio 2020 (71-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo - teatra reĝisoro (1979–1982) Universitato de Dramo kaj Filmo - aktorado (1968–1972) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Erika Nádasy (en) ![]() ![]() |
Amkunulo | Éva Vári ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro ![]() |

Menyhért Szegvári [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1949 en Szeged, li mortis la 4-an de junio 2020.
Biografio
redaktiMenyhért Szegvári akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1972, lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs), kie ĝis 1981 li estis aktoro, poste reĝisoro. En 1982 li akiris reĝisoran diplomon en la altlernejo, lia ĉefinstruisto estis Gábor Zsámbéki. Inter 1992–1994 li estis reĝisoro de Teatro József Attila, poste de Teatro Gárdonyi Géza. Li ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Gárdonyi" en 2010, post 2 jaroj li forlasis la teatron. En la malfruaj 2010-aj jaroj li estas reĝisoro ekzemple en subĉiela teatro de Kisvárda. Li ricevis premion en 1989.
Elektitaj reĝisoraĵoj
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto (1983 en Pécs)
- Reĝo Lear (1986 en Pécs)
- La dresado de la megero (1988 en Teatro Csokonai (Debrecen)
- La komedio de eraroj (1993 en Teatro József Attila)
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe (1998 en Teatro Jókai (Békéscsaba))
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte (1984 en Pécs; 1987 en subĉiela teatro de Sopron)
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Ŝekspiro:
- La komedio de eraroj - Dromio el Sirakuzo (1973)
- La ventego - Caliban (1975)
- Tito Androniko - Chiron (1978)
- Hamleto - Fortinbras (1983)