Mihály Gerendás [mihAj gerendAŝ], laŭ la hungara skribmaniero Gerendás Mihály estis hungara biokemiisto kaj fotisto.

Mihály Gerendás
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1908 (1908-01-30)
en Tápiószele
Morto 16-an de junio 1976 (1976-06-16) (68-jaraĝa)
en Visegrád
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo biokemiisto • fotisto
vdr

Mihály Gerendás naskiĝis la 30-an de januaro 1908 en Tápiószele. Li mortis la 16-an de junio 1976 en Visegrád.

Biografio redakti

Mihály Gerendás frekventis universitaton en Szeged inter 1928-1932 kaj li samloke doktoriĝis en 1934. Li eklaboris en kemia filio de la universitato. Inter 1938-1939 li studvojaĝis al Germanio al Otto Heinrich Warburg. En 1944 li eklaboris en Biologia Instituto de Tihany, poste li havis postenojn en diversaj institutoj en Budapeŝto ĝis la emeritiĝo en 1974. Li profesie fotadis, menciindaj estas fotoj helpe de mikroskopoj. Li ricevis premion Kossuth en 1949, inter 1948-1967 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Technisches über Myosin faden nebst einigen Beobachtungen über ihre Kontraktion, 1942
  • Véralvadás és vérzéscsillapítás, 1960
  • Thrombin-Fibrinprodukte und ihre therapeutische Anwendung, 1963
  • Fibrin products as aids in hemostasis and wound healing, 1968

Fontoj redakti