Mitsudomoe

Micudomoe (japane: みつどもえ (micudomoe); hepburne: Mitsudomoe; laŭvorte: tri manieroj de lukto) estas japana komedia porknaba mangaa kaj animea serio. La mangao verkita de SAKURAI Norio[1] estis publikigita ekde la 9-a de marto 2006 ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 en la revuo Weekly Shōnen Champion posedata de la eldonejo Akita Ŝoten[2]. Poste ĝi estis eldonita kiel tankōbon[3]. La animea serio Micudomoe, reĝisorita de Ōta Masahiko, estis elsendata ekde la 2-a de julio 2010 ĝis la 26-a de septembro 2010[4]. Je la jaro 2011, ekde la 9-a de januaro ĝis la 28-a de februaro, estis elsendita daŭriganta serio Micudomoe Zōrjōĉū! (japane: みつどもえ 増量中!; hepburne: Mitsudomoe Zōryōchū!Mitsudomoe Zouryouchuu!)[5].

Micudomoe
Originala titolo みつどもえ
(micudomoe)
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Ĝenro komedio
Por kiu ŝōnen
vdr

Resumo redakti

JABE Satoŝi komencas sian laboron kiel instruisto en la bazlernejo Kamohaŝi (japane: 鴨橋小学校 (kamohaŝi ŝōgakkō) en urbo Ageo. Li iĝis zorganto de la klaso 6-3 (japane: 6年3組 (roku nen san kumi), laŭvorte: 6-a jaro, 3-a grupo, ekvivalento de klaso 3C), kies anoj estas la ĉefrolulinoj: trinaskitoj Marui. La triopo kaŭzas multe da problemoj kaj miskomprenoj. Ili ekzemple torturas Jabe aŭ provas svati lin kun lerneja flegistino Kurijama Ajko. Ankaŭ cetero de la klaso estas nenormala. La serioj bazas ĉefe sur ripetataj ŝercetoj ligitaj al konkretaj roluloj. Ĝi parodias kelkajn specoj de mangaoj kaj animeoj. Malgraŭ ke Micudomoe rakontas pri bazlernejanoj, la humoro ofte estas ankaŭ erotika[6].

Roluloj redakti

Familio Marui redakti

  • MARUI Micuba (japane: 丸井 みつば; hepburne: Marui Mitsuba), La Unua Filino (japane: 長女 [ĉōĝo]; hepburne: ChōjoChoujo), Minjo (japane: みっちゃん [miĉĉan]; hepburne: MitchanMicchan) estas la plej maljuna el la trinaskitoj. Ŝi frekventas bazlernejon Kamohaŝi ŝajnigante, ke ŝi estas la plej populara kaj plej honorata persono. Ŝi ŝatas ĉikani siajn samklasanojn kaj instruiston Jabe. Plaĉegas al ŝi esti nomata Micuba-sama (japane: みつば様; hepburne: Mitsuba-sama; simile al via reĝa moŝto). Ŝia nomo devenas de la japana vorto 三つ葉 (micuba), kiu signifas tri folioj.
  • MARUI Futaba (japane: 丸井 ふたば; hepburne: Marui Futaba); La Dua Filino (次女 (ĝiĝo); hepburne: Jijo), Funjo (japane: ふっちゃん (fuĉĉan); hepburne: FutchanFucchan) estas la dua trinaskito. Ŝi agas infanece kaj knabece. Futaba estas samtempe la plej stulta kaj la plej forta klasano. Ŝi ŝategas sportojn, foje agas kiel japana aŭ animea batalanto (uzante la pronomon 小生 (ŝoseoj) por la unua persono) kaj neniam portas ŝuojn. Strangaĵoj pri Futaba estas, ke ŝi havas manion pri virinaj brustoj. Oni klarigas, ke tio estas pro manko de patrino en la Marui familio, tamen por multe da roluloj la knabino ŝajnas esti perversulo. Ŝia nomo devanas de la japana vorto 二葉 (futaba), kiu signifas du folioj.
  • MARUI Hitoha (japane: 丸井 ひとは; hepburne: Marui Hitoha), La Tria Filino (japane: 三女 (sanĝo); hepburne: Sanjo), Hinjo (japane: ひと (hito); hepburne: Hito) estas la plej juna el la trinaskitoj. Ŝi estas kvieta kaj hontema, tamen al aliuloj ŝi ŝajnas timiga pro ŝia indiferenteco. Tamen ŝi foje agas infanece, ŝi estas pli matura ol ŝiaj fratinoj. Ŝi preskaŭ ĉiam legas erotikajn librojn, kiujn ŝi kovras per lernolibroj. Ŝi ŝatas ankaŭ kavajajn aĵojn kaj serion Honki Sentaj Gaĉirenĝā (japane: 本気戦隊ガチレンジャー; hepburne: Honki Sentai Gachirenjā), kiu estas parodio de serioj Sūpā Sentaj (kiel ekz. Power Rangers). Ŝia nomo devenas el japana vorto 一葉 (hitoha), kiu signifas unu folio.
  • MARUI Sōĝirō (japane: 丸井 草次郎; hepburne: Marui SōjirōMarui Soujirou) estas patro de la trinaskitoj Marui, kiujn li amegas. Patrino de la knabinoj neniam estis montrita en la serio. Multfoje en la serio sinioro Marui havas problemojn pro tio, ke por aliuloj li ŝajnas kiel pedofilo. Sed kiam li renkontas Jabe Satoŝi, la patro pensas la samon pri la instruisto.

Klaso 6-3 redakti

  • Cico (japane (strekaj kanaoj): チクビ; japane (rondaj kanaoj): ちくび (ĉikubi); hepburne: Chikubi) estis hamstro de Jabe Satoŝi, sed iĝis hamstro de la klaso 6-3. Ĝi estis nomita pro sia vosteto, kiu, al roluloj, ŝajnas kiel cico. Hitoha kredas, ke Cico estas ŝia ununura amiko.
  • SUGISAKI Miku (japane: 杉崎 みく; hepburne: Sugisaki Miku) estas ano de la klaso 6-3. Ŝi estas riĉa knabino kaj malamiko de Micuba.
  • SATŌ Ŝin’ja (japane: 佐藤 信也; hepburne Satō Shin'yaSatou Shinya) estas alia ano de la klaso 6-3. Li estas filo de SATŌ Masanobu kaj SATŌ Akari, frato de SATŌ Eri kaj amiko de MARUI Futaba kaj ĈIBA Jūdaj. Li estas populara ano de lerneja piedpilka teamo.
  • Kulbo de Senespere Enamiĝintaj en Saĉjo (japane: 佐藤くんが好きでしょうがない隊 (satō-kun ga suki de ŝō ga naj taj); hepburne: Satō-kun ga Suki de Shō ga Nai TaiSatou-kun ga Suki de Shou ga Nai Tai, mallonge: SSS) estas grupo de amantinoj de Satō Ŝinja. Klubanoj estas:
    • OGATA Ari (japane 緒方 愛梨; hepburne: Ogata Airi), Oga-njo (japane: おがちん [oga-ĉin]; hepburne: Oga-chin) – ŝia frato OGATA Iĉirota (japane: 緒方 一郎太; hepburne: Ogata IchirōtaOgata Ichirouta estas policisto;
    • ITŌ Ŝiori (japane: 伊藤 詩織; hepburne: Itō ShioriItou Shiori);
    • KATŌ Majumi (japane: 加藤 真由美; hepburne: Katō MayumiKatou Mayumi)
  • ĈIBA Jūdaj (japane: 千葉 雄大; hepburne: Chiba YūdaiChiba Yuudai) estas ano de la klaso 6-3 kaj plej bona amiko de Satō Ŝinja. Li portas kapon kun nombro 69, T-ĉemizon kun la angla vorto erection (erektiĝo) kaj jaketon kun la litero H, kiu estas ligita al sekso en Japanio (vidu: Eĉio).
  • MACUOKA Sakiko (japane: 松岡 咲子 [macuoka sakiko]; Matsuoka Sakiko) estas ano de la klaso 6-3 havanta obsedon pri fantomoj kaj okultismo. Ŝi kaj Hitoha provis amikiĝi, sed ili fiaskas pro miskomprenoj.

Laborantoj de la lernejo Kamohaŝi redakti

  • JABE Satoŝi (japane: 矢部 智; hepburne: Yabe Satoshi) estas instruisto de la kaosa klaso 6-3. Li estas juna plenkreskulo loĝanta sole en malgranda apartamenteto. Estante adolto, Jabe-sensej agas iome infanece. Li, same kiel Hitoha, estas subtenanto de la serio Honki Sentaj Gaĉirenĝā. Micuba ekmoknomis lin Jabeĉĉi (japane: 矢部っち [jabeĉĉi]; hepburne: YabetchiYabecchi), kiu estas kunigo de lia familinomo kaj la esprimo eĉio (japane: エッチ (eĉĉi); hepburne: etchi aŭ ecchi). La moknomo estas uzata de ĉiuj klasanoj krom Hitoha, kiu nomas la instruiston uzante la ĝustan esprimon sensej (japane: 先生 (sensej); hepburne: sensei, laŭvorte: naskita antaŭe).
  • KURIJAMA Ajko (japane: 栗山 愛子; hepburne: Kuriyama Aiko aŭ 栗山先生 (kurijama-sensej); hepburne: Kuriyama-sensei) estas mallerta flegisto ĉe lernejo Kamohaŝi. Ŝia mallerteco pligrandigas kiam ŝi ne portas siajn okulvitrojn. Ŝi estas ofte nomita Kurijamaĉĉi (japane: 栗山っち; hepburne: Kuriyamacchi).
  • NODA (japane: 野田; hepburne: Noda) estas la lernejestro de la lernejo Kamohaŝi. Pro multe da miskomprenoj li volis maldungi Jabeon, sed poste li pardonpetis.

Referencoj redakti