Mladenovo, serbe Младеново, germane kaj kroate Bukin, hungare Dunabökény estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉka Palanka. En 1945 oni nomumis la vilaĝon pri milita heroo "Mladen Stojanović" [stojanovitj].

Situo de Mladenovo en Serbio (en la verda municipo).
Romkatolika preĝejo en Mladenovo
Serba preĝejo en Mladenovo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Mladenovo situas proksime de Danubo.

Historio redakti

Grafo Buky [buki] fondis komunumon en la proksima insulo en la 13-a jarcento. Post la turka erao precipe germanoj alvenis tien. En 1750 kaj en 1810 inundoj okazis, tial la vilaĝanoj trovis novan lokon por la vilaĝo iom for de Danubo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Dunabökény 3628 homoj (2958 germanoj (82%)). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. En 2002 loĝis en Mladenovo 3358 homoj, (serboj 3171 (94%), jugoslavianoj 63, kroatoj 20, hungaroj 16, slovakoj 6 kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti