Monumento al la viktimoj de ukraina genocido sur Tombejo Rakowicki

Monumento al la viktimoj de ukraina genocido en Volinio (Pomnik ofiar ukraińskiego ludobójstwa na Wołyniu) – la monumento troviĝanta en Krakovo sur Tombejo Rakowicki ĉe la str. Rakowicka 26.

Monumento al la viktimoj de ukraina genocido sur Tombejo Rakowicki
monumento [+]
Koordinatoj50° 4′ 23″ N, 19° 57′ 4″ O (mapo)50.073119.9511Koordinatoj: 50° 4′ 23″ N, 19° 57′ 4″ O (mapo)

Monumento al la viktimoj de ukraina genocido sur Tombejo Rakowicki (Pollando)
Monumento al la viktimoj de ukraina genocido sur Tombejo Rakowicki (Pollando)
DEC
Monumento al la viktimoj de ukraina genocido sur Tombejo Rakowicki
Monumento al la viktimoj de ukraina genocido sur Tombejo Rakowicki
Map
Monumento al la viktimoj de ukraina genocido sur Tombejo Rakowicki
Vikimedia Komunejo:  Monument to Victims of Volhynia Massacres at Cmentarz Rakowicki in Kraków [+]
vdr
Monumento al la viktimoj de ukraina genocido en Volinio

Urba Konsilio de Krakovo voĉdonis la 26-an de majo 2004. Iniciatinto kaj doninto de la monumento estas Societo de Nacia Memoro je la nomo al Unua Marŝalo de Pollando Józef Piłsudski en Krakovo.

La monumento, kies aŭtoro estas Czesław Dźwigaj, profesoro de la Akademio de Belartoj je la nomo al Jan Matejko en Krakovo prezentiĝas kiel malfermita libro kaj konsistas el du oblikvaj rilate al si tabuloj kunligitaj per bronza muldaĵo reprezentanta homajn siluetojn. Sur la dekstra tabulo esatas skizo de la areo de sud-orientaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko kune kun kelkaj lokoj. La monumento staras sur piedestalo kun dimensio 90x90 cm. Larĝo de la monumento estas 150 cm, alto kun siklo 240 cm. La monumento memorigas polajn viktimojn de la Volinia masakro. Surskriboj sur ĝi tekstas:

Ne pri venĝo, sed pri memoro vokas la viktimoj, Patrujo estas tero kaj tombojnacioj perdinte la memoron perdas la vivon, Por la nacia memoro kaj omaĝe al la viktimoj de genocido, kiun faris dum la Dua Mondmilito kontraŭ polojOrganizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo. En la 61-a datreveno de la tragedio – Kraków 2004.

La monumento troviĝas ĉe la sud-okcidenta muro de la tombejo Rakowicki, en zono n-ro 49, apud austria milita tombejo n-ro 388. Oni ĝin malkovris la 17-an de septembro 2004 en la 61-a datreveno de amasa murdado de poloj loĝintaj en la Lim-Regionaj vojevodioj de la Dua Pola Respubliko.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Głos Kresowian. Biuletyn Informacyjny Kresowego Ruchu Patriotycznego (Voĉo de landlimregionuloj. Informa Bulteno de Landlimregiona Patriota Movado), nr-o 8/2004