Kaba sulo

(Alidirektita el Morus capensis)

La Kaba sulo (Morus capensis kaj antaŭe Sula capensis) estas sudhemisfera specio de marbirdoj el la genro de moroj de la familio de suledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaba sulo

Kolonio de kabaj moroj ĉe Birda Insulo en Golfeto Lamberts (Sudafriko)
Kolonio de kabaj moroj ĉe Birda Insulo
en Golfeto Lamberts (Sudafriko)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Moro Morus
Specio: M. capensis
Morus capensis
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Morus capensis - MHNT

Ĝi estas facile identigata pro sia grando, blankanigra plumaro kaj distinga flavecaj krono al nuko. La palbluecgriza konusforma beko havas fajnajn segilaĵojn ĉe la pinto; eble pro la profundo kaj rapido de tiu sulo dum plonĝo por fiŝkaptado (depende el altitudo, suloj frapas akvon je rapido de inter 40 kaj 120 kilometrojn hore [1]), kaj ties beko ne havas eksterajn naztruojn por eviti eniron de akvo.

Aspekto redakti

Ili estas grandaj birdoj (84-94 cmj) kun enverguro de 171-185 kaj pezo de ĉirkaŭ 2600 gm. Ĝi estas facile rekonebla per sia blanka plumaro (silkeca gracia aspekto) kun nigraj flugilpintoj kaj vosto, krom la bekobazo. Kapopinto kaj kolo estas flavecaj (sed frunto plej ofte blanka) kaj tiu koloro gradece blankiĝas ĉekole. Estas helblua okulringo kontrasta en nigra bridareo kiu etendas al ĉirkaŭokulo. La kruroj estas nigrecaj. La junuloj estas brunaj kaj aspektas nigraj dumfluge kaj similas al Bruna naivulo.

Tiu specio diferenciĝas de la Norda sulo (Morus bassanus) pro havo de pli da nigro ĉevoste kaj ĉe flugilpintoj kaj de la Aŭstralia sulo (Morus serrator) pro havo de pli da nigro ĉevoste, ĉebride kaj pro pli nigra makulo ĉegorĝa. Tamen tiuj diferencoj malfacile konstateblas de malproksime aŭ dumfluge.

Reproduktado redakti

Ili reproduktiĝas ĉefe en Sudafriko kaj Namibio, ĉu en marbordo ĉu en netroapartaj insuloj (eble ĉiuj reproduktiĝas nur en 6 insuloj). Post la reproduktado ili videblas en ambaŭ oceanoj kaj Atlantiko (ĝis Gvineo) kaj Hinda Oceano (ĝis Tanzanio) ĉe marbordo. La sudafrika nombro kreskis kaj la namibia malkreskis multege dum la lasta duono de la 20a jarcento.

La paroj estas kutime kunaj por kelkaj jaroj. Kiel ĉe aliaj birdoj de sia familio, ili faras ceremoniegan parigadon per streĉo de kolo kaj vosto kaj tuŝado ĝentilega de bekoj kvazaŭ kisoj. Tio okazas aŭguste. La nesto estas konstruata iom fuŝe el guano kaj aliaj rubaĵoj. La ununura ovo (demeto ĉirkaŭ oktobro) estas helblua sed tuje iĝas makulita el bruna guano. Ambaŭ gepatroj kovas aktive la ovon per membranpiedoj dum monato kaj duono (42 al 46 tagoj). La piedmembranoj, kiuj estas tre irigaciaj per sangovejnoj volviĝas ĉirkaŭ la ovo. Ili povas veturi ĝis 450 km en unu tago serĉe de manĝo. La nutrado okazas per regurgitado.

La ido eloviĝas nigra, senpluma kaj blinda; ĝi pezas nur 70 gm sed post tri semajnoj preskaŭ dudekobliĝos (ĝis triono de pezo de plenkreskulo). Je ok semajnojn jam preterpezas pli ol plenkreskuloj kaj tia restas ĝis esti trimonata (95–105 tagoj); semajnon poste forflugas. En tiu epoko la idoj povas esti manĝo de fokoj. El sendependiĝo ili povas vivi ĝis 10 tagojn sen manĝi sed kelkaj mortiĝas pro manko de manĝolerteco.

Kutimoj redakti

Ili krias en la reprodukta kolonio, sed ankaŭ dum grupa fiŝkaptado. Ili manĝas ĉefe sardinojn kaj anĉovojn. Tiuj suloj estas povegaj flugantoj, kiuj uzas ĉefe glitan teknikon, pli energikonsuman ol tiu de la dinamika ŝveba preferata de albatrosoj. Kiel ĉiuj Suledoj, ankaŭ tiuj estas fiŝomanĝantaj birdoj kiuj plonĝas el konsiderinda alto (el ĉirkaŭ 1 aŭ 2 m plej ofte al 10–30 m depende el la markondiĉoj). Ili povas ankaŭ profiti forĵetaĵojn el fiŝkaptaj ŝipoj.

La plenkreskuloj ne malproksimiĝas tiom kiom la junuloj. Spite sian malgrandan vivregionon, ili povus esti viditaj ĝis HispanioAŭstralio kaj oni dubas ĉu eĉ ĝis Peruo.

Tiu afrotropisa specio ne estas tre migranta kaj la majoritato de birdoj restas ĉe 500 km el siaj reproduktejoj la tutan jaron, sed kelkaj maskloj pluuzas la reproduktejojn kiel ripozejojn for de la reprodukta sezono. Kelkaj plenkreskuloj povas disiĝi ĝis 3300 km el la reproduktaj kolonioj, moviĝante laŭ la afrika marbordo dum ĉirkaŭ 3 monatoj for de la reprodukta sezono. Junuloj disiĝas norden en aprilo, kaj veturas ĝis 4000 km al ekvatoro kie ili povas resti dum jaroj antaŭ reveni al la reproduktejoj por ekreproduktiĝi la trian jaron.

Statuso kaj distribuado redakti

Reprodukta kaj nereprodukta teritorioj redakti

La reprodukta teritorio de la Kaba sulo estas limigita al suda Afriko en tri insuloj ĉe Namibio kaj tri insuloj ĉe Sudafriko. Ili kutime nestumas en grandaj kaj densaj kolonioj en ebenaj insuloj aŭ sur ebenaj bordoj de la krutadekliva Insulo Mercury ĉe Namibio. La tutmonda populacio estis ĉirkaŭkalkulata en 1996 je ĉirkaŭ 340,000 birdoj, kun 12% en Namibio kaj 88% en Sudafriko. La plej granda kolonio de tiu birdospecio, kun ĉirkaŭ 140,000 birdoj, troviĝas en la Malgas Insulo, Sudafriko. Oni trovis foje kelkajn birdojn reproduktantaj ĉe insuloj de Aŭstralio, kune kun la Aŭstralia sulo, kvankam la afrika specio estis neniam reprezentata de pli ol kelkaj paroj.[1]

La nereprodukta teritorio de la Kabaj suloj etendas el la marbordaj akvoj de la Golfo de Gvineo ĉe la okcidenta marbordo de Afriko, al Mozambiko en la orienta marbordo. Ili rare ĉeestas pli malproksime ol ĉe 100 km, kvankam estis registroj de birdoj pli ol ĉe 200 km for kaj en la Atlantiko kaj en la Hinda Oceano.

Populacitendencoj redakti

La nombroj de la Kabaj suloj ĉe la insuloj de Namibio konsiderinde malpliiĝis inter 1956 kaj 2000 el 114,600 al 18,200 reproduktaj paroj respektive, nome 84% de malpliiĝo en malpli ol 50 jaroj. Tio kontrastas kun la tendenco ĉe la insuloj de Sudafriko kies nombroj pliiĝantis ĉirkaŭ 4.3 fojojn dum la sama periodo, el 34,400 al 148,000 reproduktaj paroj.

Vaganteco redakti

Oni registris vagantecon en norda Atlantika Oceano por la Kaba sulo foje, sed nune tio ne estas certega.[2] Crochet kaj Haas (2008)[3] ekzamenis la statuson de la specio en la okcidento de la palearktisa ekozono. Ili listigis nombrajn historiajn postulojn kiuj ne estis akceptitaj de naciaj rarabirdaj komitatoj, kaj analizis la ununuran registron kiu estis ĝis tiam amplekse akceptata, nome junulo rekuperata ĉe Okcidenta Saharo en 1966. Rilate al tiu lasta birdo, ili konkludis, ke okazis eraro; la origina informo lokis la birdan insulon en Ĉado, kaj la lokigo ĉe Okcidenta Saharo estis rezulto de klopodo korekti tion al pli akceptebla loko. Reŝanĝo de la originaj latitudo kaj longitudo donis lokon ĉe la marbordo de Namibio, kongrue kun la regula vintreja teritorio de la specio. Kiel rezulto, ili rekomendas ke la Kaba sulo estu forigita de la listo de la Okcidenta Palearktiso.

Notoj redakti

  1. Pizzey, Graham; Knight, Frank. (2007) The Field Guide to the Birds of Australia. HarperCollins, p. 102–03.
  2. "Does the Cape Gannet Enter European Waters?" A.M. Paterson and N.J. Riddiford British Birds 83:12 519-526
  3. Crochet, Pierre-André kaj Marcel Haas (2008) Western Palearctic list update: deletion of Cape Gannet Dutch Birding 30(2):103-4

Bibliografio redakti

  • Crawford 1997. Cape Gannet. In: The Atlas of Southern African Birds Vol. 1: Non-passerines. Harrison, J. A. Allan, D. G., Underhill. L. G., Herremans, M., Tree, A.J., Parker, V. & Brown, C.J. (eds), pp. 28–29. BirdLife South Africa, Johannesburg.
  • du Toit, M. & Cooper, J. 2002. Cape Gannet. In: Proposal for inclusion of species in Annex 2 of the Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA, an agreement under UNEP/CMS). Avian Demography Unit, Cape Town.

Eksteraj ligiloj redakti