Bivio

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mott)

Bivio (malnova germanlingva nomo Stallen, malnova itallingva nomo kaj ĝis 1902 oficiala nomo de la komunumo estis Stalla, nuna itallingva nomo Bivio, romanĉlingva nomo Beiva) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 207 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Bivio
Blazono de Bivio
Bivio
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46° 28′ 12″ N 9° 39′ 5″ O / 46.47000 °N, 9.65139 °O / 46.47000; 9.65139 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 12″ N 9° 39′ 5″ O / 46.47000 °N, 9.65139 °O / 46.47000; 9.65139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 207
Areo 76,73 km²
Alteco 1769 m super marnivelo
Poŝtkodo 7457
Komunumkodo 3531
Mapo de Bivio

Geografio redakti

Bivio estas la ununura itallingva komunumo norde de la alpa akvodislimo. Ĝi situas en la sudo de la valo de la rivero Julia, kies fontoj situas sur ĝia teritorio. Krom la kerna vilaĝo Bivio al la komunumo apartenas la vilaĝetoj Stalveder, Mott, Cavreccia kaj Valetta da Beiva.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Brivio limas en nordo al Marmorera, en nordnordoriento en unu punkto al Sur, en nordoriento al Bever, en oriento al Silvaplana, en sudoriento al Sils en Engadino, en sudo al Bregaglia, en okcidento al Avers, kaj en nordokcidento al Mulegns.

Trafiko redakti

Tra Bivio pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico. Historie gravis krom Juliopasejo ankaŭ la Septimerpasejo, trans kiu dum romia epoko ankaŭ kondukis veturebla vojo. Nuntempe trans Septimerpasejo tamen ekzistas nur piedpado pasebla nur somere piede aŭ per montarbicikloj.

Lingvoj redakti

En la 19-a jarcento Bivio estis ĉefe itallingva. En 1860 80% de la loĝantaro de Bivio parolis la italan. En la 20-a jarcento la itallingvanoj perdis la absolutan plimulton. Ankoraŭ en la jaro 1980 42,02% de la loĝantaro estis itallingva, sekvis la germana en la dua loko kun 36,97 % kaj la romanĉa kun 18,49 %. Intertempe la germana lingvo akiris la absolutan plimulton. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 jam 55,39% parolis la germanan, la parto de la itala lingvo malkreskis al malpli ol triono, nome 29,41 kaj de la romanĉa al 12,25%. Dum fine de la 20-a jarcento ankoraŭ la sola oficiala lingvo estis la itala, nuntempe retpaĝo de la komunumo kaj ĉiuj oficialaj dokumentoj jam estas komplete en la germana.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bivio datiĝas el la jaro 840 kiel de stabulo Bivio. Eklezie Bivio dum mezepoko apartenis al Tinizong, ĝi tamen en la jaro 1219 ricevis propran pastron. El la jaro 1459 datiĝas la unua mencio de la katolika preĝejo Sankta Gallus. Post la reformacio de la 16-a jarcento la vilaĝo fariĝis dukonfesia, tamen ĝi ricevis nur en la jaro 1675 apartan reformitan preĝejon. Ek de la fino de la 15-a jarcento Bivio posedis apartan malaltan tribunalon kaj havis propran landĉefon, kiun la komunumanoj mem elektis. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti