Nándor Szilvásy

Nándor Szilvásy [silvAŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szilvásy Nándor estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, afiŝisto.

Nándor Szilvásy
Persona informo
Naskonomo Szilvásy Nándor
Naskiĝo 13-an de novembro 1927 (1927-11-13)
en Makó
Morto 7-an de julio 2011 (2011-07-07) (83-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-NagyHungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
Information icon.svg
vdr

Nándor Szilvásy [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1927 en Makó, li mortis la 7-an de julio 2011 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Nándor Szilvásy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomojn en Industriarta Altlernejo (1949) kaj Reĝa Modela Desegna Lernejo (1952). Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Jenő Barcsay, Sándor Ék kaj Pál Miháltz. Post siaj studoj li ilustris fabellibrojn ĝis 1956, poste li kreis diverspecajn grafikaĵojn, desegnaĵojn, pentraĵojn, ekde 1959 li estis ankaŭ afiŝisto. Ekde 1990 li vivis en Révfülöp, kie plej ofte li pentradis. Inter 2000 kaj 2006 li estis arta redaktoro de revuo. Li ricevis premiojn inter 1960-1979. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn en 1966 kaj 1969.

El solaj ekspoziciojRedakti

  • Makó (1965, 1973, 1989, 1998, 2008)
  • Budapeŝto (1974, 1978, 2004, 2007)
  • Miskolc (1979)
  • Révfülöp (1994, 2008)
  • Keszthely (1998, 2003, 2007)

El kolektivaj ekspoziciojRedakti

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Atlantisz
  • Kánikula
  • Kék madárszoba
  • Téli Balaton
  • Vásári céllövölde
  • Verekedő kakasok

Elektitaj afiŝojRedakti

  • Szomjúság (1960)
  • 6. magyar plakátkiállítás (1972)
  • Három fivér (1984)

FontojRedakti

ReferencojRedakti