Nakhonpathon, (ankaŭ Nakhon Pathon aŭ nur Pathon) taje นครปฐม estas universitata urbego, provinca kaj distrikta ĉefurbo en centra-okcidenta Tajlando. La historia nomo estis Nakhon Ĉajsi.

Nakhonpathom
thesaban nakhon • thesaban mueang
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 780  (2014) [+]
Loĝdenso 3 969 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 49′ N, 100° 3′ O (mapo)13.819444100.058056Koordinatoj: 13° 49′ N, 100° 3′ O (mapo) [+]
Areo 19,85 km² (1 985 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Nakhonpathom (Tajlando)
Nakhonpathom (Tajlando)
DEC
Situo de Nakhonpathom

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nakhon Pathom [+]
vdr
Vojo en Nakhonpathon
Palaco en Nakhonpathon
Kampuso en Nakhonpathon

Bazaj informoj

redakti

Nakhonpathon situas en okcidenta-centra landoparto sur ebenaĵo. Antaŭ 2000 jaroj ĉi tie estis marbordo, sed la proksima rivero portis konstante ŝlimojn kaj nun la margolfo estas for. Bankoko troviĝas je 48 km-oj [1].

Historio

redakti
 
Fakultato en Nakhonpathon

Nakhonpathon estas unu el la plej malnovaj urboj en Tajlando. Laŭ legendo reĝo Aŝoko sendis misiistojn en la urbon. El tiu urbo la budhismo etendiĝis en Siamo. La urbo estas malnova religia centro.

Ekonomio

redakti

Nakhonpathon estas regiono de sukerkanokulturo ekde 18-a jarcento. Nuntempe oni profitas la sukeron fuelo. La urbo havis muelilojn por pretigi sukerojn, la ĉefoj estis ĉinoj. Nun Nakhonpathon estas ankaŭ prospera komerca centro. Oni okupiĝas ankaŭ pri rizoj, porkoj, kokosoj, ili estas merkataj en la proksima Bankoko.

Trafiko

redakti

Nakhonpathon kuŝas tie, kie 2 ĉefŝoseoj konverĝas el okcidento kaj sudo al Bankoko. La urbo havas ankaŭ fervojan kontakton al Bankoko kaj Malajzio.

Klimato

redakti

Nakhonpathon troviĝas en la tropika klimato. Estas varmo dum la tuta jaro, ne estas rimarkindaj sezonaj diferencoj (tamen aprilo-majo estas iomete pli varma ol decembro-januaro). La malseka sezono (majo-oktobro) kaj seka (meze de novembro - la fino de aprilo) estas perceptebla.

 
Stupao en Nakhonpathon

Vidindaĵoj

redakti
  • la plej granda budhisma stupao de la mondo, 127 metrojn alta
  • staranta Budho 8 metrojn alta
  • klostro), kiu estas malfermita al virinoj eksterlandaj
  • reĝa palaco, nun kolegio

Fontoj

redakti