Nanĉano
Nanĉano estas milionurbo, ĉefurbo de provinco Ĝjangŝjio kaj universitata urbo en sudorienta Ĉinio.
Nanĉano | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 330000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 042 566 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 701 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 41′ N, 115° 53′ O (mapo)28.684167115.887222Koordinatoj: 28° 41′ N, 115° 53′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 37 m [+] | ||||
Areo | 7194,61 km² ( 719 461 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nanchang [+] | |||||
Geografio
redaktiLa unua mencio okazis pri la urbo a. K. 201, jam tiam havanta muron. En 1850 la urbo suferis pro ribelo. En 1927 jam la komunistoj ribelis. La fervojo atingis la urbon en 1915.
La Nanĉana Ribelo (1a de Aŭgusto 1927) estis la ĉefa kontraŭstaro de la Naciisma Partio de Ĉinio kaj la Komunista Partio de Ĉinio en la Ĉina Enlanda Milito, startigita de la ĉinaj komunistoj kiel kontraŭatako al la Ŝanghaja masakro de 1927 fare de la Kuomintang.
En 1939 sovaĝa batalo okazis inter ĉinoj kaj japanoj. Ekde 1949 la urbo industriiĝis kaj produktis ekzemple medikamentojn, aŭtojn, kamionojn, traktorojn.
Nanĉano havas humidan subtropikan klimaton kun kvar apartaj sezonoj. La vintroj estas mallongaj kaj sufiĉe mildaj (meza maksimumo en januaro estas 9 C, foje estas frostoj kaj neĝas. La somero estas longa kaj humida. Ĉiujare pluvas (aŭ neĝas) po 1624 mm.
Trafiko
redaktiNanĉano havas flughavenon. La fervoja kaj aŭtovoja kontaktoj estas elstaraj. Ĉe la riverbordo la urbo havas havenon.
La Metroo de Nanĉano malfermiĝis la 26-an de decembro 2015.
Vidindaĵoj
redakti- provinca muzeo