Natria aluminia hidrido
Natria aluminia hidrido | ||||
![]() | ||||
Kemia strukturo de la Natria aluminia hidrido | ||||
3D Kemia strukturo de la Natria aluminia hidrido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 13770-96-2 | |||
ChemSpider kodo | 24473 | |||
PubChem-kodo | 26266 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blanka kristala solido | |||
Molmaso | 54.00 g mol−1 | |||
Denseco |
| |||
Fandopunkto | 183 °C (361 ℉; 456 K) (malkomponiĝas) | |||
Solvebleco | Kvarhidrofurano: solvebla | |||
Ekflama temperaturo | −22 °C; −7 ℉; 251 K °C | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R14/15 R22 R34 | |||
Sekureco | S7/8 S26 S36/37/39 S43 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H261, H302, H314 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P231+232, P280, P305+351+338, P310, P422 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria aluminia hidrido, aluminia hidrido de natrio aŭ NaAlH4 estas neorganika hidrida kombinaĵo el amoniako kaj aluminio. Ĝi estas pirofora blanka solido kiu dissolviĝas en kvarhidrofurano, sed ne en etero kaj hidrokarbonidoj. Simile al "litia aluminia hidrido", ĝi estas salo konsistiganta el apartaj natriaj katjonoj kaj kvaredra AlH4− anjonoj.
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redaktiLa komponaĵo preparatas el respektivaj elementoj sub altaj premoj, uzante trietilaluminion kiel katalizilon:
|
Sintezo 2
redaktiSintezo ekde reakcio de aluminia klorido kaj suspensiaĵo de natria hidrido:
|
Sintezo 3
redaktiInterŝanĝa reakcio inter la natria hidrido kaj litia aluminia hidrido en solvaĵo de kvarhidrofurano:
|
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redakti- Natria aluminia hidrido malkomponiĝas per varmigo:
|
Reakcio 2
redaktiNatria aluminia hidrido suferas hidrolizon:
|
Reakcio 3
redaktiĜi reakcias kun malvarme diluitaj acidoj:
|
Reakcio 4
redaktiĜi oksidiĝas en aero:
|
Uzoj
redaktiHidrogena stokigo
redaktiNatria alanato[3] estas esplorita por stokigo de hidrogeno en hidrogenaj tankoj. La ĉefaj reakcioj estas:
Natria kvarhidroaluminato povas liberigi ĝis 7.4 % da pezo en hidrogeno kiam varmigita al 200 °C. La absorbiĝo povas esti malrapida, pluraj minutoj necesas por plenigi tankon. Kaj liberigo kaj absorbiĝo estas katalizitaj de titanio.
Reakcianto en organika kemio
redaktiNatria aluminia hidrido estas forta reduktigagento, tre simila laŭ reakciemo al litia aluminia hidrido kaj, iele, al du-izo-butil-aluminia hidrido en organikaj reakcioj. Ĝi estas multe pli potenca reduktigagento ol natria borohidrido pro la pli malforta kaj pli polara ligo Al-H kompare al B-H ligo. Kiel litia aluminia hidrido, ĝi reduktas esterojn al alkoholoj. Natria aluminia hidrido estas alte brulema. Ĝi ne reakcias kun seka aero en meditemperaturo, sed ĝi eksplodas kontakte kun akvo.
Literaturo
redakti- Chemical Book
- Sigma Aldrich
- Santa Cruz Biotechnology
- Hazardous Chemicals Handbook, P A CARSON
- Organophosphorus Chemistry, Volume 18, B. J. Walker
- Directory of Solvents, B.P. Whim, P.G. Johnson
- Wiley's English-Spanish Spanish-English Chemistry Dictionary, Steven M. Kaplan
Referencoj
redakti- ↑ Computational Study of Pristine and Titanium-doped Sodium Alanates for .... Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-08-12.
- ↑ Cameo Chemicals
- ↑ Activity report