Natria bisulfato

kemia kombinaĵo
Natria bisulfato
Kemia strukturo de la
Natria bisulfato
3D Kemia strukturo de la
Natria bisulfato
Blankaj kristaloj de
natria bisulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena sulfato de natrio
  • Bisulfato de natrio
Kemia formulo
NaHSO4
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 56397
PubChem-kodo 516919
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
Molmaso
  • 120.06 (anhidra)
  • 138.07 (unuhidrata) g mol−1
Denseco
  • 2.742 (anhidra)
  • 1.8 (unuhidrata) g/cm3
Fandopunkto 58.5 °C (137.3 ; 331.6 K)
(unuhidrata)
Bolpunkto malkomponiĝas al Na2S2O7
(+ H2O) ĉe 315 °C (599 ; 588 K)
Solvebleco
Refrakta indico  1,43
Acideco (pKa) 1,99
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko R34 R37 R41
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H313, H314, H318, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria bisulfato, hidrogensulfato de natrioNaHSO4 estas neorganika natria salo el sulfata acido, acida oksosalo de sulfuro rezultanta el parta neŭtraligo de sulfata acido kaj natria hidroksido. Ĝi estas granula produkto kiu povas esti transportita kaj enstokigita kun sekureco. La anhidra formo estas higroskopa. Solvaĵoj de natria bisulfato estas acidaj, kaj 1 molaro da solvaĵo havas pH <1.

Sintezo redakti

Hidrogena sulfato de natrio prepareblas per reakcio de troo da koncentrita sulfata acido kaj natria hidroksido:

 

Iu dua metodo rezultas el reakcio inter la natria klorido kaj sulfata acido ĉe altaj temperaturoj por produkti natrian sulfaton kaj gason de hidrogena klorido

 

La likva natria bisulfato estas dispulvorigita kaj malvarmigita ĝis estiĝo de solida globeto. La gaso hidrogena klorido dissolviĝas en akvo por produktado de HCl kiel utila flanka produkto de la reakcio.

Uzoj redakti

Natria bisulfato uzatas ĉefe por malplialtigo de pH. Kiel tekniko-grada apliko, natria bisulfato uzatas en metalo-finpretigado, purigaj produktoj, por malplialtigo de pH de la akvo por efektiva klorigo,

inkluzive de naĝujoj. Natria bisulfato same estas produkto aprobita de AAFCO (Usona Asocio por Administrado de

Nutrokontrolo) kiel ĝeneraluza nutroaldonaĵo. Ĝi uzatas kiel urina acidiganto por reduktado de urinŝtonoj en katoj.

Ĝi estas alte toksa minimume al kelkaj ekinodermoj, sed tute maldanĝera al plejmulto el aliaj vivoformoj. Natria

bisulfato uzatas pri kontrolado de ekaperoj je marsteloj kun dornokronoj.

En juvelarto-farado, natrio bisulfato estas la ĉefa ingredienco uzata en acidaj solvaĵoj por rustoforigo el surfacoj, kio okazas pere de hejtado. En tekstila industrio, ĝi estas kelkfoje aplikata al veltaj drapoj faritaj kun silkaj subtenaĵoj kaj amaso da fibroj surbaze de celulozo (rajono, kotono, kanabo, ktp) por produkti la veluron kun brulefektoj. Kiam aplikita sur tiaj teksaĵoj kaj varmigita, la natria bisulfato igas la celulozo-bazajn fibrojn fragiliĝi kaj disflokiĝi, lasante bruligitajn areojn en la finpreta materialo, ordinare kiel altiraj desajnoj.

Reakcioj redakti

 
  • En alkala solvaĵo, hidrogena sulfato de natrio fariĝas natria sulfato:
 
  • Natria klorido interakcias kun hidrogena sulfato de natrio per kunfandiĝo:
 
  • Natria bisulfato reakcias kun oksidoj per kunfandiĝo:
 

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. GuideChem[rompita ligilo]