Norbert Pap, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap Norbert estas hungara geografo, historiisto, altlerneja instruisto.

Norbert Pap
Norbert Pap en 2016
Norbert Pap en 2016
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1969 (1969-06-03) (54-jaraĝa)
en Tab
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo geografo
vdr

Norbert Pap[1] naskiĝis la 3-an de junio 1969 en Tab.

Biografio redakti

Norbert Pap frekventis parte gimnazion en Sárbogárd, parte gelogian mezlernejon en Tatabánya, poste li akiris geografian, poste historiistan diplomojn en Universitato Janus Pannonius, fine helpe de stipendio li studis en Florenco. Li faris ankaŭ specialajn studojn pri urboj, arkeologio, politologio kaj turismo. Pap komencis sian esploran laboron en 1995 en la universitato, kie li doktoriĝis post kvar jaroj. Ekde 1998 li estis universitata asistanto, samtempe li ricevis postenon en la geografia instituto. En 2001 li atingis la instruan rangon lektoro, post 3 jaroj docento, en la sekva jaro li estis nomumita katedrestro. La habilitiĝo okazis en 2007. Ekde 2008 li okupiĝis pri etendiĝo de islamo en Hungara reĝlando, ekde 2010 li laboris en Szigetvár, kie li estris la arkeologiajn elfosaĵojn. Li ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Törésvonalak Dél-Európában (2001)
  • Az Atlantikum világa (kunverkinto, 2004)
  • Kistérségfejlesztés (2007)
  • Magyarország a Balkán és a Mediterráneum vonzásában (2010)
  • Szigetvár, 1566 (kunverkinto, 2015)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Korridorok Köztes-Európában (1999)
  • L'Ungheria ed il Mediterraneo. Il carattere geografico dei rapporti fra l'Ungheria e gli stati del Europa meridionale (2007)
  • Nagy Szulejmán szultán szigetvári türbéjének kutatása (1903-2015) (kunaŭtoro, 2015)

Fontoj redakti

Referencoj redakti