Oktobro de 2014
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2014.
Kenĝi Goto (japana video-ĵurnalisto) estis kaptita kaj ostaĝigita en Sirio fare de aktivuloj de la Islama Ŝtato (IŜIL).
Neniu kandidato venkis dum prezidenta elektado en Brazilo, do dua elektado okazos je la 26-a.
Oni aljuĝis al la franca Patrick Modiano la literaturan Nobel-premion.
Oni aljuĝis al la infanrajtaj aktivuloj pakistana Malala Yousafzai kaj barata Kailash Satyarthi la Nobel-premion de paco 2014.
Belgio ekhavis novan registaron: koalicio de dekstraj partioj kun Charles Michel kiel ĉefministro.
Evo Morales elektiĝis triafoje kiel Prezidento de Bolivio per 61 % el la voĉdonoj.
En Nepalo, neatendita neĝoŝtormo kaj lavangoj mortigis almenaŭ 39 homojn sur la Anapurna ĉirkaŭirejo.
La ŝijaisma kleriko Nimr al-Nimr mortkondamniĝis en Sauda Arabio pro ribelado.
Oscar Pistorius estis kondamnita al kvin jaroj de enkarcerigo.
Eksĉefministro de Aŭstralio, Gough Whitlam, mortis je la aĝo de 98 jaroj.
Balotado okazis en Tunizio laŭ la nova bazleĝo; la sekularistoj venkis.
Ian Khama reelektiĝis kiel Prezidento de Bocvano.
Dilma Rousseff reelektiĝis kiel Prezidento de Brazilo.
Balotado okazis en Urugvajo, sed neniu kandidato venkis, do dua okazos je la 30-a de novembro.
Manifestacioj en Burkino protestis kontraŭ la proponata oficperiodoplilongigo de Blaise Compaoré.
La burkina prezidento Blaise Compaoré demisiis post 27 jaroj.