Olaus Rudbeckius la juna

sveda biologo
(Alidirektita el Olaus Rudbeckius, la Juna)
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 16 okt. 2023.

Olof RUDBECK, la juna (* Västerås, la 15-an de marto 1660 - Upsalo, la 23-an de marto 1740)[1] estis sveda anatomo, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo, profesoro de Medicino kaj trifoje rektoro de la Universitato de Upsalo (1708, 1715 kaj 1724). Li estis instruisto de Karolo Lineo kaj dum kelkatempo studis la rilatojn inter la samea kaj hebrea lingvoj. Lia filino, Wendela Rudbeck (1668-1710)[2], edziniĝis al Petrus Olai Nobelius (1656-1707)[3], kaj el tiu devenantaro naskiĝis Alfred Nobel, fondinto de la fama Premio Nobel.

Olaus Rudbeckius la juna
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1660 (1660-03-15)
en Upsalo
Morto 23-an de marto 1740 (1740-03-23) (80-jaraĝa)
en Upsalo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Universitato Utrecht Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Olof Rudbeck Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Vendela Lohrman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna Katarina Schönström (en) Traduki (1697–1717) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Christina Charlotta Rudbeck (en) Traduki, Adolf Rudbeck (en) Traduki, Anna Maria Rudbeck (en) Traduki, Olof Rudbeck (en) Traduki, Olof Rudbeck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
ornitologo
kuracisto
universitata instruisto
natursciencisto
botanikisto
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Edukita de sia patro Olof Rudbeck la maljuna, li diplomiĝis, en 1686, en Medicino en la Universitato de Upsalo, defendante la tezon "De propagatione plantarum"[4]. En tiu sama jaro li komencis labori kiel asistanto en la kurso de Medicino, sed, en la venonta jaro, li komencis vojaĝi tra Eŭropo kie li konis Brition, Germanion kaj Nederlandon. En 1690, li konkeris la diplomon pri doktoriĝo en la Universitato de Utrecht, en Nederlando, kaj en 1691, li reiris al Svedio. En 1692, li sukcedis sian patron en la katedro de Medicino kaj Botaniko de la Universitato de Upsalo, reliefigante sin kiel bonega botanikisto kaj ornitologo.

En 1695, liaj interesoj pri Natura Historio kondukis lin al integriĝo de esplorvojaĝo al Laponio, enkorpiĝinte en ekspedicio sponsorita de la reĝo Karlo la 11-a). La celo de tiu ekspedicio estis la studado de la natura historia, speciale en la montaraj regionoj. Li havis la intencon publikigi la konkludojn de sia verko en 12 volumoj, kiuj estis pretaj publikigotaj, kiam en 1702, granda brulado atingis Upsalon, detruinte lian domon kaj lian nepublikigitan verkon. Tiamaniere ke, el lia vojaĝo, nur unu volumo restis, kiu estis publikigita en 1701, entenanta kolorplenan albumon kune kun 250 gravuraĵoj de birdoj, floroj kaj diversajn pejzaĝojn, verko kiu senmortigis lin.

Daŭrigante la lingvajn spekulaciojn komencitajn de sia patro, ĉirkaŭe de 1700, li forlasis siajn studojn pri natura historio kaj sin ekdedicis al lingvistiko, intencante establigi rilaton inter la samea kaj hebrea lingvoj. Kiel agnosko por liaj studoj, kaj postmorte por lia patro, li estis altigita al nobleco en 1719, kiel naturalizita nobelulo kaj en 1739 li estis nomumita kuracisto de la reĝa domo.

Lia lernanto kaj mentoro de liaj filoj, la botanikisto Karolo Lineo (1707-1778), liaomaĝe, donis al botanika genro la nomon "Rudbeckia" kaj priskribis multajn el la specioj entenataj en sia gravuraĵoj.

Verkoj

redakti

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj