Olivér Brachfeld

Hungara psikologo

Olivér Brachfeld [braĥfeld], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Brachfeld Olivér Ferenc estis hungara tradukisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia parenco estis Siegfried Brachfeld.

Olivér Brachfeld
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1908 (1908-02-18)
en Budapeŝto
Morto 2-an de septembro 1967 (1967-09-02) (59-jaraĝa)
en Kito
Lingvoj katalunahispanafrancahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Fasori Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto • tradukisto • literaturhistoriisto • verkisto
vdr

Olivér Brachfeld[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1908 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de septembro 1967 en Kito.

Biografio redakti

Olivér Brachfeld devenis el juda-katolika familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1926, post 4 jaroj li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed li studis ankaŭ en Vieno kaj Parizo. Inter 1930–1938 li instruis en Universitato de Barcelono, dum li prelegis ankaŭ en Sorbonne kaj en Munkeno, inter 1936–1938 li estis ankaŭ pupteatrestro en Barcelono. Pro finiĝo de la respubliko li rifuĝis al Francio en 1938, sed post 3 jaroj li rerifuĝis al Hispanio pro alveno de la naziismo. Baldaŭ li translokiĝis al amerikaj landoj. En 1957 li revenis al Barcelono, kie li edziĝis kun kataluna virino. Li instruis en Münster, Karakaso, Bogoto kaj Kito. Liaj kontribuoj ne aperis en Hungario, ĉar li apogis la hungaran revolucion en 1956. Li neniam ricevis hispanan ŝtatanecon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Magyar irodalomtörténet kínai nyelven (1929)
  • Contra Maranon. Critica de suos teorias sexuales (1933)
  • Violante de Hungría (1942, 1950, 1991, 2000)
  • Sándor Márai: A la luz de los candelabros (tradukaĵo, 1946, 1951)
  • La reina mas olvidada de la historia (1947)
  • Lajos Zilahy: Vida serena (tradukaĵo, 1954)
  • Historia de Hungria (1957)
  • Frigyes Karinthy: Viaje en torno de mi craneo (tradukaĵo, 1961)
  • Los sentimentos de inferiorad (1970)

Fontoj redakti

Referencoj redakti