Abraham Ortelius

(Alidirektita el Ortelius, Abraham)

Abraham OrtelIus (Ortel, Ortels aŭ Ortell) (naskiĝis la 14-an de aprilo 1527 en Antverpeno, mortis la 4-an de julio 1598 en la sama urbo) estis belga kartografo Kun Gerardus Mercator li estas rigardata kiel kreinto de la unua atlaso.

Abraham OrtelIus
(Ortel, Ortels aŭ Ortell)
Abraham Ortelius (gravuraĵo atribuita al Philip Galle)
Abraham Ortelius (gravuraĵo atribuita al Philip Galle)
Abraham Ortelius (gravuraĵo atribuita al Philip Galle)
Persona informo
NomoAbraham OrtelIus (Ortel, Ortels aŭ Ortell)
Dato de naskiĝo14-a de aprilo 1527
NaskiĝlokoAntverpeno
Dato de morto4-a de julio 1598
Mortolokola sama urbo
Aĝo je morto71
Okupoj kaj profesioj
Okupokartografo
Geografio
ŜtatoBelgio
Lingvoj
Parolata lingvolatina lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis dek-du-jaraĝa kiam lia patro mortis. Li forlasis sian lernadon por labori en ateliero de presarto de mapoj. En 1547 li aniĝis al la gildo de Sankta-Luko (korporacio de artistoj kaj metiistoj) kun kvalito de enluminuristo de mapoj. Li ankaŭ reprenis la komercon de antikvaĵoj de sia patro kaj ĉiu-jare vojaĝis al Frankfurto ĉe Majno por aĉeti malnovajn librojn, mapojn kaj aliaj raraĵojn.

En 1554 en Frankfurto li renkontis Gerardus Mercator, kiu ĵus eldonis sian mapon de Eŭropo, kaj iĝis lia amiko. En 1560, kun Mercator, Frans Hogenberg, Philip Galle kaj Jan Sadeler, li vizitis Treviron, Lorenon, Poitiers. Reveninte en Antverpeno, li kolektis siajn observojn kaj gravuris sian unuan mapon.

En 1575 li laboris kiel kartografo por la reĝo de Hispanio, Filipo la 2-a. Tiel, li povis trovi informojn pri la novaj teroj esploritaj de la hispanoj kaj portugaloj.

Abraham Ortelius estus la unua, kiu elpensis la nocion pri kontinenta drivo, en sia "Thesaurus geographicus", pligrandigita eldono de 1596

Atlasoj redakti

Lia unua maparo estas kolekto de ok mapoj, aperinta en 1564.

En 1570 li aperigis sian "Theatrum Orbis Terrarum", kolekton da 53 mapoj, kaj ĝian suplementon "Additamentum Theatri Orbis Terrarum" de 17 kromaj mapoj en 1573.

Kun informoj kolektitaj dum siaj vojaĝoj, li aperigis "Itinerarium per nonnullas Galliæ Belgicæ partes" en 1584 kaj " Synonymia geographica"" (1596): katalogo de nomoj cititaj de la antikvuloj, kun iliaj modernaj tradukoj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Monda mapo el "Theatrum Orbis Terrarum"