Otto von Böhtlingk

Otto von BÖHTLINGK (30a de Majo 1815 – 1a de Aprilo 1904) estis rus-germana hindologo kaj fakulo pri Sanskrito. Lia ĉefverko estis Sanskrit-Germana vortaro.

Otto von Böhtlingk
Persona informo
Otto von Böhtlingk
Naskiĝo 11-an de junio 1815 (1815-06-11)
en Sankt-Peterburgo
Morto 1-an de aprilo 1904 (1904-04-01) (88-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germanasanskrito vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata UniversitatoPetrischule vd
Familio
Patro Q124767892 vd
Profesio
Okupo lingvisto • hindologo vd
Laborkampo lingvoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Sankt-Peterburgo, Rusio. Liaj germanaj prauloj migris al Rusio el Lübeck en 1713. Li studis (1833–1835) orientajn lingvojn, partikulare araban, persan kaj Sanskriton, en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, li pluigis siajn studojn en Germanio, unue en Berlino kaj poste (1839–1842) en Bonn.[1]

Lia unua granda verko estis traduko de la gramatiko de Sanskrito de Panini, Aṣṭādhyāyī, kun germanlingva komentario, sub la titolo Acht Bücher grammatischer Regeln (Bonn, 1839–1840). Tio estis reale kritikaro de la filogiaj metodoj de Franz Bopp.[2]

Oni sugestis, ke dum la 1860-aj jaroj, Böhtlingk indikis la periodan naturon de la alfabeto de Sanskrito al la rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev kaj tiukadre helpis lin en la formulado de la perioda tabelo.[3] Laŭ tiu sugesto, la uzado fare de Mendelejev de la prefiksoj eka, dvi, kaj tri (sanskrite por unu, du, kaj tri) por nomi ĝis tiam nemalkovritajn kemiajn elementojn povas esti konsiderataj omaĝo al la sanskrita gramatiko kaj al la sanskrita gramatikisto Pāṇini.

Verkoj redakti

  • Ḱhândogjopanishad. Otto von Böhtlingk. H. Haessel, 1889
  • Indische Sprüche Sanskrit Und Deutsch Vo. Otto von Böhtlingk. Bertrams Print On Demand. (ISBN 978-1-141-95962-4)
  • Pāṇini's Grammatik. Otto von Böhtlingk. Motilal Banarsidass Publ., 1998. (ISBN 978-81-208-1025-9)
  • Sanskrit-Chrestomathie. Otto von Böhtlingk. Eggers, 1977
  • Sanskrit-Wörterbuch. Otto von Böhtlingk. Motilal Banarsidass Publ., 1991. (ISBN 978-81-208-0724-2)

Notoj redakti

  1. Chisholm 1911.
  2. Chisholm 1911.
  3. Ghosh, Abhik; Kiparsky, Paul (2019). "The Grammar of the Elements". American Scientist. 107 (6): 350. doi:10.1511/2019.107.6.350. ISSN 0003-0996.

Bibliografio redakti