Pécsudvard
Pécsudvard [pEĉudvard], kroate Udvar estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 680
- Poŝtkodo: 7762
- Telefonprefikso: 72
Situo redakti
Pécsudvard situas sur tre mildaj deklivoj, fine de sakovojo, laŭ fervojo Pécs-Villány. Kozármisleny troviĝas 4, Pécs 11, Siklós 21, Harkány 22, Bóly 24, Villány kaj Pécsvárad po 25, Szentlőrinc 27 km-ojn.
Historio redakti
La nuna Pécsudvard estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1181 laŭ tiama ortografio "Udwarch". Tiutempe la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Kozármisleny. Post la turka erao kroatoj kaj germanoj alvenis. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservo estas poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al (Serpa) Dipatrino de 1999
- kapelo kun sonorilostablo
Famuloj redakti
En Pécsudvard naskiĝis György Wéber (kirurgo).
Komunumoj pri udvar (= korto) en Hungara reĝlando redakti
Fontoj redakti
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.gyaloglo.hu