Péter Gács

hungara matematikisto

Péter GÁCS [gAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gács Péter estas hungara-usonana matematikisto, profesoro, membro (ekstera (2013)) de Hungara Scienca Akademio. Lia uzata nomo estas en Usono Peter Gacs.

Péter Gács
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1947 (1947-05-09) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Alma mater Universitato de Frankfurto
Okupo
Okupo komputosciencisto • matematikisto
vdr

Péter Gács [1] Arkivigite je 2016-08-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en Budapeŝto la 9-an de majo 1947.

Biografio redakti

Péter Gács frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon (M.S.) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970. Post siaj studoj li laboris en akademia matematika instituto ĝis 1977, sed interrompoj okazis: en 1972 Moskvo - statistika laboratorio; en 1975 en Gotingeno. Li akiris Ph.D en Universitato de Frankfurto en 1978. Li laboris en Universitato Stanford en 1979, inter 1980-1984 li instruis en Universitato de Roĉestro. Ekde 1984 li instruis en Universitato de Bostono, kie li profesoriĝis en 1992. Interrompoj okazis ekzemple en 1993 kaj 2000 (Amsterdamo), en 2008 (Budapeŝto), en 2013 (Montpellier). Li ricevis hungaran premion en 1974.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Packing of convex sets in the plane with a large number of neighbors (1972)
  • On the relation between descriptional complexity and algorithmic (1983)
  • Deterministic computations whose history is independent of the order of ´ updating (1995)
  • The angel wins (2006)
  • A Turing machine resisting isolated bursts of faults (2013) - kun iu alia

Fontoj redakti