Péter Vallai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vallai Péter estis hungara aktoro, deklamisto. Lia origina familia nomo estis Valcz [valc].

Péter Vallai
Persona informo
Naskonomo Valcz Péter
Naskiĝo la  25-an de novembro 1946(nun 1946-11-25)
en Hungario Budapeŝto
Morto la 7-an de novembro 2012
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Infano Péter Valcz
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Péter Vallai [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1946 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de novembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Vallai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1969. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Thália (Budapeŝto). Inter 1976 kaj 1981 li apartenis al Nacia Teatro (Pécs), poste al Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 1987 ĝis sia morto li estis membro de Gaja Teatro, sed li estis ankaŭ gastoaktoro en aliaj teatroj. Li ofte deklamis poemojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1981-1991. Ekde 1980 li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • ‘‘Hatásvadászok’‘ (1982)
  • ‘‘Bűvös vadász’‘ (1994)
  • ‘‘Sorstalanság’‘ (2005)
  • ‘‘Thelomeris’‘ (2011)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

  • ‘‘A tűz balladája’‘ (1972)
  • ‘‘Hétpróbások’‘ (1988)
  • ‘‘Áldott állapot’‘ (1998)
  • ‘‘Könyveskép’‘ (2006)
  • ‘‘Bulvár’‘ (2011)

Fontoj redakti