Pap NDIAYE (naskiĝis la  25-an de oktobro 1965(nun 1965-10-25) en Antony) estas franca politikisto kaj historiisto.

Pap Ndiaye
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1965 (1965-10-25) (58-jaraĝa)
en Antony
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco FrancioSenegalo vd
Alma mater École normale supérieure de Saint-Cloud • Universitato de VirginioLernejo por Altaj Studoj en Sciencoj SociajLiceo Henri-IV vd
Familio
Gefratoj Marie NDiaye vd
Edz(in)o Jeanne Lazarus vd
Profesio
Okupo historiistopolitikisto vd
Laborkampo politiko vd
Doktoreca konsilisto Jean Heffer vd
Verkado
Verkoj Q120966095 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 2022 li estis nomumita franca ministro pri nacia edukado en la registaro de Élisabeth Borne. Antaŭe li estis lektoro ĉe École des hautes études en sciences sociales (EHESS) kaj poste profesoro pri historio ĉe Sciences Po.[1]

Biografio redakti

Post studado ĉe Lycée Lakanal en Sceaux kaj en la preparaj literaturaj klasoj de Liceo Henri-IV, en 1986 li eniris en École normale supérieure de Saint-Cloud kaj trapasis la Agrégation d'histoire.

De 1991 ĝis 1996 li studis ĉe la Universitato de Virginio en Usono por prepari historian tezon pri la petrolkemia firmao DuPont de Nemours.

Reveninte al Francio, li akiris instruan postenon ĉe École des hautes études en sciences sociales (EHESS) en Parizo, kie li ankaŭ doktoriĝis.

En 2021 li fariĝis direktoro de la Cité nationale de l'histoire de l'immigration en Parizo.[2]

En 2022 li estis finfine nomumita nova franca ministro pri edukado fare de ĉefministro Élisabeth Borne.[3]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pap Ndiaye en la itala Vikipedio.