Pasquale Paoli

(Alidirektita el Pascal Paoli)

Pasquale de Paoli (aŭ Pascal Paoli, en franca) estis militisto kaj politikisto el Korsiko naskiĝinta en Morosaglia la 6an de aprilo 1725 kaj mortinta en Londono la 5an de februaro 1807, konsiderita de la korsika naciismo kiel "La Patro de la Patrio" (en korsika, U Babbu di a Patria; en itala, Il Babbo della Patria).

Pasquale Paoli
Persona informo
Pascal Paoli
Pasquale de Paoli
Naskiĝo 6-an de aprilo 1725 (1725-04-06)
en Morosaglia,  Ĝenova Respubliko
Morto 5-an de februaro 1807 (1807-02-05) (81-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj francakorsikaitala vd
Ŝtataneco Respubliko KorsikoĜenova Respubliko vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La generalo Paoli. Gravuraĵo de Antoine de Marcenay de Ghuy.

La ribelo de Korsiko (1729-1743) kaj la Korsa Respubliko (1755-1769) konstituas grandan parton de la korsika identeco nuntempa. Pascal Paoli estis unu el la plej ĉefaj simbolaj figuroj de tiu periodo. Lia forta rilato al sia naskinsulo kaj al sia kulturo faras lin figuro en sia tempo kaj homo de la Klerismo kiu konstruis rilatojn de amikeco aŭ leteraj tra la tuta Eŭropo.

Vivo redakti

La filo de la korsa generalo Giacinto Paoli kiu kontraŭ la genovanoj kaj francoj estis batalantoj por la memstarecto insulo mortito en 1756 en Napolo, membriĝis en 1739 kiel fenric en napola kavalirregimento. Sed en 1755 li revenis en la patrujon ribelontan kontraŭ Genovo. Fare de la anoj de la Granda konsilio li nomumitis generalo kun mallimigitaj agadpovoj.

Feliĉe li kontraŭbatalis la genovanojn. Post kiam la genovanoj cedis Korsikon en la 1768-a jaro al la francoj Pasquale defendis la insulon ankoraŭ duonan jaron. Nur post la malvenko de Ponte Nuovo (8.5.1769) li kapitulaciis antaŭ la franca plejmulto soldatara por serĉi azilon en Britio. Kiam la fuĝintaj korsaj patriotoj, laŭ komisio de Mirabeau kaj la Nacia asembleo, revokitis Pasquale iris Parizon kie li nomumitis fare de reĝo Ludoviko la 16-a generalleŭtenanto kaj komandanto de Bastia. Tie la lokuloj metis lin pinten de la Nacia gvardio kaj kreis lin prezidanto administra. Post la mortigo de la reĝo, Paoli deklaris sian malaparteneco ĉe la insula demokratia frakcio. Akuzite je ŝtatperfido ĉe la Nacia Konvencio li malkaŝe hisis la flagon de rezistado kontraŭrespublika kaj petis helpon fare de la angloj. Kun ili li sukcese forpelis la francojn disde Korsiko. Asembleo en Corte deklaris la reĝon anglan suvereno insula kun samtempa enkonduko de konstitucio parlamenta.

Ĉar Paoli sentis sin malbonfamigita fare de Pozzo de Borgo kaj ne nomumitis vicreĝo, li la duan fojon forlasis la insulon kaj iris Londonon kie li ĝismorte restis.

Bibliografio redakti

  • Petru Antoni, Par forza o par amore! «Da a Pax Romana à Ponte Novu», Éditions Albiana/CCU, Collection Arcubalenu, oktobre 2007, 236 paĝoj, (ISBN 978-2-84698-210-8).
  • Petru Antoni, Corse De la Pax Romana à Pascal Paoli, Paris, L'Harmattan 2009, 252 pages, kolekto Roman historique. Préface de Jacques Thiers (franca traduko de Par Forza o par Amore) (ISBN 978-2-296-10175-3).
  • Daniel Arnaud, La Corse et l'idée républicaine, Paris, L'Harmattan, 2006.
  • Marie-Thérèse Avon-Soletti, La Corse de Pascal Paoli: Essai sur la Constitution de la Corse, 2 vol., Marge, 1999, 1200 paĝoj (ISBN 2865231380).
  • M. Bartoli, Pasquale Paoli, Corse des Lumières, DCL Éditions, 1999 (lasta eldono).
  • Francis Beretti, Pascal Paoli et l'image de la Corse au dix-huitième siècle: le témoignage des voyageurs britanniques, Voltaire Foundation at the Taylor Institution, 1988, 393. (ISBN 0729403645).

Eksteraj ligiloj redakti

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Paoli, Pasquale" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Pasquale Paoli".