Dependa ekesto

(Alidirektita el Patiĉĉa samuppada)

Dependa ekesto estas budhisma filozofia teorio, kiu asertas, ke ĉiu darmo (aĵo) ekestas en dependo de aliaj darmoj: Se tio ĉi ekestas, tio ekestas; se tio ĉi ĉesas ekesti, tio ĉesas ekesti. Ĝi estas pragmata instruo, kiu aplikiĝas al dukkha (sufero) kaj la ĉesigo de dukkha.

Dependa ekesto
Tradukoj de
प्रतीत्यसमुत्पाद (Pratītyasamutpāda)
Esperante Dependa ekesto
Palie पटिच्चसमुप्पाद (Paṭiccasamuppāda)
Sanskrite प्रतीत्यसमुत्पाद (Pratītyasamutpāda)
Bengale প্রতীত্যসমুৎপাদ (Prôtityôsômutpadô)
Sinhale පටිච්චසමුප්පාද
Ĉine 緣起 (Yuánqǐ)
Japane 縁起 (Engi)
Tibete རྟེན་ཅིང་འབྲེལ་བར་འབྱུང་བ་ (rten cing 'brel bar 'byung ba)
Taje ปฏิจจสมุปบาท
Terminaro de Budhismo
vdr

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Dependa ekesto redakti

La vekiĝo de la budho Gotamo estis samtempe liberiĝo de sufero kaj bonrigardo de ĝusta realeco, precipe de la vera karaktero de vivaj estuloj. Tio, kion li malkovris, estis fakto, ke ĉiu aperaĵo "ekzistas" sole danke al "ekzistado" de aliaj aperaĵoj en tre komplika reto de kaŭzaj rilatoj, tuŝantaj malproksimen en la pasintecon kaj ankaŭ en la estontecon. Ĉar ĉiuj aperaĵoj estas tiel ĉi kondiĉaj kaj pasemaj (neĉiameco), ili havas nenian propran sendependan esencon (nememeco), do en ĝusta vorto de senco ili "ne ekzistas", eĉ kiam laŭvide tio aspektas tiel. Ĉiuj aperaĵoj estas tiel senesencaj kaj "malplenaj" ([[vakueco (budhismo)|). Ununura aperaĵo, kiu ne estas kondiĉa kaj pasema, estas nirvano, sed eĉ tiu estas senesenca kaj "malplena".