Pavla Dvořáková

ĉeĥa esperantisto
(Alidirektita el Pavla Dvoraková)

Pavla DVOŘÁKOVÁ, fraŭlinnome JODASOVÁ (naskiĝis la 11-an de majo 1966 en ) estas ĉeĥa esperantistino. Esperanton ŝi eklernis en koresponda kurso en 1977 ĉe Vladimír Škoda kaj aktivas en Esperantujo ekde 1981, antaŭe precipe en Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj en Pedagogia Sekcio de ĈEA (estrarano en ambaŭ en 1984-1992, En 1983-1992 estrino de Praga Junulara E-Klubo). En 1981-1990 ŝi regule instruadis en Somera-Esperanto Tendaro en Lančov). Kun sia edzo Vladimír Dvořák ŝi ĉeforganizis multajn Esperanto-aranĝojn (ekz. Oficiala UK-Antaŭkongreso en Prago 1992 kun seminario pri Komenio, Mezeŭropa Junulara Semajno en Olomouc 1992, Interreligia ASISTI-Seminario en Tábor en 1994, ILEI-konferenco en Tábor en 1996, ĈEA-konferencoj kaj kongresoj (2012-2016, programe mem ankaŭ tiujn en 2009 -2011), Ekskursa Antaŭkongreso de UEA en Svitavy en 2016 kaj Vikimanio en Svitavy en 2011, omaĝe al dekjariĝo de la Esperanta Vikipedio, Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en Pilský Mlýn apud Sedlice en 2006 ([1]), 10 Vinaj seminarioj en Suda Moravio en 1989-1998, interreta seminario Sabla Printempo en (2006-2010 en Písek, 2011 en Milevsko, 2012-2015 en Skokovy), Postferiaj Renkontiĝoj en Suda Bohemio (2007-2016), Antaŭkristnaskaj Renkontiĝoj en Písek k.a.). Ŝi ankaŭ organizas vikipediajn trejnadojn dum Esperanto-aranĝoj (KAEST, Sabla Printempo, PSI k.a.).

Pavla Dvořáková
Persona informo
Naskonomo Pavla Jodasová
Naskiĝo 11-an de majo 1966
en Ĉeĥoslovakio , Ĉeĥoslovakio
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Nacieco ĉeĥino
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Vladimír Dvořák
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj
Esperantistiĝis en 1977
vdr

Ŝia origina studfako estas informscienco, bibliotekscienco kaj aplikita lingvistiko (studis en 1984-1988 en Universitato de Karolo en Prago), en 2007-2008 en Pedagogia Fakultato de la sama universitato ŝi realigis postaltlernejajn studojn pri eduka muzikoterapio kaj pasigis pliajn olficialajn klerigajn kursojn. Ekde 1998 ŝi profesie okupiĝas pri naturterapioj, muzikoterapio kaj psikologia astrologio (precipe lige al instruo de Carl Gustav Jung) kaj ekde 2003 kun sia edzo laboras volontule kun infanoj en infanhejmo (orfejo).

Origine ŝi devenas el Prago, nur en 2003 ŝia familio transloĝiĝis al Suda Bohemio al la urbo Písek en Suda Bohemio, kie ŝi ekde 2006 gvidas lokan Esperanto-klubon "La Ponto". Ekde 2007 ŝi agas en Esperanta kaj parte ankaŭ ĉeĥa Vikipedio, verkas artikolojn (precipe pri kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio kaj ĉeĥaj artistoj kaj pri ĉeĥa Esperanto-movado) kaj okupiĝas pri trejnado de novuloj. En 2010-2011 realigis sur la ĈEA-retpaĝaro monatan vikirevueton MOZAIKO¨([2]).

En 2008-2016 membro de la estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (respondeculo pri kluboj kaj asociaj projektoj - precipe komputila klerigado kaj tradukado de turismaj tekstoj - kaj programa kaj informa prizorgo de la konferencoj/kongresoj). Kontribuas al la ĈEA-gazeto Starto, ekde aprilo 2010 ĝis oktobro 2016 ĉefredaktis ĈEA-retpaĝaron www.esperanto.cz kaj plu agas en la redaktejo, kunredaktas ĈEA-Rekomunikojn, en 2009 kompilis kaj eldonis kadre de ĈEA KDojn - Elektronika antologio de ĈEA, E-libroj kaj E-muziko kaj Komputilaj kapabloj.

Ŝi estas kerna aktiva membrino de la Muzea kaj ekspozicia grupo de ĈEA. En 2009 kaj 2010 ŝi helpis prepari 3 ekspoziciojn en la Esperanto-Muzeo en Svitavy. Ekde 2011 ŝi kreis kaj realigis en ĝi sep temajn ekspoziciojn kaj gvidis ilian instaladon ("Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto" 2011, "125 jaroj de Esperanto" 2012, "Esperanto kaj muzoj" 2013, "Esperanto kaj kolektado" 2014, "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" 2015, "La Homo kontraŭ Babelo" 2017, "10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la respubliko" 2018). Ĉefredaktas la retejon Muzeum.esperanto.cz , la muzean paĝon ĉe Ipernity kaj la muzeajn retejojn en Facebook. Ŝi okupiĝis pri la subvencipetoj por la muzeaj ekspozicioj (ĉe la Regiono Pardubice) kaj por la ĈEA-Biblioteko (ĉe la Bibliotekaj Apogoj Thorsen kaj Bachrich) kaj pri la konkurso de la fondaĵo CIGNO (kiu estis gajnita nome de ĈEA en 2013).

En marto 2010 ŝi pretigis ampleksan migran ekspozicion "Ĉu esperanto estas morta lingvo?", kiu en marto/aprilo estis prezentita en la Urba Biblioteko en Písek kaj ĝis februaro 2018 en 36 pluaj institucioj (plejparte bibliotekoj kaj muzeoj) en 12 regionoj de Ĉeĥio.

Ŝi tradukas kaj kante/gitare registras kaj dum diversaj E-aranĝoj prezentas Esperanto-kantojn kaj gvidas komunan kantadon, realigas sonregistraĵojn de beletro kaj dubladon de mallongaj filmoj (la plej grava estis profesia filmo de Jiří Císařovský "La vivo kaj epoko de Karel Čapek" ([3]), en 2015 kune kun Vladimír Türk). Ŝi kreis tri REF-kantarojn (2006-2008) kaj multajn neoficialajn por Esperanto-aranĝoj. En 2009 ĉefredaktis kaj eldonis kadre de ĈEA duoblan kompaktdiskon "Melodia regalo" de la operkantisto Miroslav Smyčka, al kiu ŝi ankaŭ kontribuis kiel klavarakompananto. Inter 2009 kaj 2015 en 2016 ŝi realigis multajn son- kaj videoregistraĵojn de Miroslav Smyčka (la liston de interrete disponeblaj dosieroj, realigitaj parte ankaŭ kunlabore kun Vladimír Türk, vidu en [4]). En 2015 iniciatis kaj en 2016 redaktis kaj prizorgis eldonon de la kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo" ([5]), registrita de la membroj de la Sekcio de nevidantoj de ĈEA, geedzoj Jelínek kaj Karaš.

Pavla Dvořáková kaj Vladimír Dvořák havas filinon Edita (naskiĝis en 1994), kiu ankaŭ aktive regas Esperanton.

Elekta bibliografio redakti

  • Dvořáková, Pavla: Aplikoj de informaj teknologioj en la Esperanto-muzeo de Svitavy. En: Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado. Prelegokolekto el KAEST. Espero: Partizánske, 2017. ISBN 978-80-89366-80-4.
  • Neniu estonto sen interreligia paco. Kolekto de spiritaj tekstoj diverstradiciaj. Komp. kaj tradukis P.Dvořáková. Tábor 1994. - eld. kadre de la 1-a Internacia ASISTI-seminario.
  • Nevelsteen, Yves - Dvořáková, Pavla: Enkonduko al la fenomeno Vikipedio kaj spertoj el vikipedia trejnseminario. En: Esperanto - instrumento de fakuloj. Prelegokolekto el KAEST, Dobřichovice 2008, p. 127-133. ISBN 978-80-87169-09-4

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti