Peter Cornelis Boutens

Peter Cornelis BOUTENS [peter kornelis baŭtens], nederlande Pieter Cornelis Boutens (naskiĝis 20-an de februaro 1870 en Middelburg, Nederlando, mortis la 14-an de marto 1943 en Hago) estis nederlanda poeto kaj verkisto, literatura tradukisto, antikvaĵisto, mistikulo, instruisto de klasika filologio.

Peter Cornelis Boutens
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1870 (1870-02-20)
en Middelburg
Morto 14-an de marto 1943 (1943-03-14) (73-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato Utrecht vd
Profesio
Alia nomo Andries de Hoghe • Andries De Hoghe vd
Okupo poeto • verkisto • gravuristo vd
Aktiva en Hago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Poemo de Boutens sur muro en la nederlanda urbeto Middelburg.

Lil studis klasikan filologion en la Universitato de Utrecht.

Dum kelkaj jaroj li instruis en la kolegio, ekde 1890 li dediĉis sin tute al literatura agado. Li faris sian debuton kiel poeto en 1891.

La opinioj de Boutens pri arto estis influitaj per la idealisma filozofio de Platono, la verkoj de Sapfo kaj la tekstoj de la Biblio.

Tradukoj redakti

Li famiĝis pro sia prilaborado de la mezepoka legendo de Beatrico, same kiel liaj tradukoj de verkaro de Esĥilo, Sofoklo kaj Omar Ĥajam.

Verkaro redakti

En 1961 aperis lia "Ode aan Sapho" (Odo al Sapfo) ankaŭ en Esperanto[1]. En liaj poemoj li ŝatis neologismojn.

Kiel samseksema aŭtoro, li verkis ankaŭ kelkajn samseksemajn erotikajn poemojn.

Referencoj redakti

  1. (nl) Ode aan Sapho, Literatuurmuseum/Kinderboekenmuseum (Literatura muzeo kaj infanlibra muzeo), Nederlando